Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Dum la plej longa periodo de la plurjarcenta angla regado de Irlando estis truditaj al la indiĝena loĝantaro kulturo, eklezio kaj lingvo anglaj. Ĉe sendependiĝo, la konstitucio de la nova Libera Ŝtato Irlanda (nun Respubliko) rekonis la irlandan (gaelan) kiel unuan oficialan lingvon, kaj la anglan kiel duan. Tamen, ĉar la plimulto de la popolo jam alkutimiĝis al la angla, ĉi tiu iĝis la plej uzata. Hodiaŭ, kvankam kreskas intereso pri la irlanda lingvo, precipe inter la meza klaso en la urboj, la angla estas ĝenerale rigardata kiel pli utila. Frua naciista ambicio pri unulingva gaela nacio ne plu aperas praktika aŭ realisma en epoko de tiel nomata “globismo” (tutmondismo).
Kontraste, en Nord-Irlando, kie la protestanta plimulto rifuzis aliĝi al la Libera Ŝtato, ĝis antaŭnelonge la oficiala uzado de la irlanda lingvo estis efektive malpermesita, ĉar ĝi estis asociita kun respublikismo kaj katolikismo. Do, la indiĝena irlanda lingvo estis instruata nur en katolikaj lernejoj kaj kiel antikvaĵo en universitatoj. Ĉiu el la du komunumoj, respektive, protestanta/porbrita uniista, kaj precipe katolika/irlanda naciista, konservis sian propran apartan kulturon, kiu inkluzivas sportojn, muzikon, tradiciajn dancojn kaj folkloron. La unua komunumo kaj kulturo devenis precipe de kolonioj de sudskotaj presbiterianaj kamparanoj (tiel nomataj planters), kiuj estis “plantitaj” de britaj gereĝoj en regionoj el kiuj la indiĝenaj irlandanoj estis elpelitaj kiel trudherboj. Tiuj sudskotoj enkondukis en Nord-Irlando sian malaltejan skotan lingvon, antaŭe nomatan “skotangla”, sed nun pli ĝenerale rigardatan kiel aparta ĝermanida lingvo simile al la angla. Tiu lingvo estis (kaj iugrade ankoraŭ estas) parolata en longa, sed mallarĝa zono, kiu etendiĝas tra la tri plej nordaj graflandoj de Ulstero1, nome Dún na nGal (angle: Donegal) en la Respubliko; kaj Doire (Derry) kaj Aontrom (Antrim) en Nord-Irlando. En la resto de Dún na nGal, la lingvoj de la loĝantoj estas la gaela (irlanda) kaj la angla. Kompreneble, la gaela apartenas al tute alia lingva grupo ol la angla, nome la kelta. Alia varianto de la gaela (originale de irlanda deveno) estas parolata en norda kaj okcidenta Skotlando.
Lastatempe multe ŝanĝiĝis la etoso kaj la publikaj sintenoj, ne nur en Nord-Irlando, sed en la tuta “Verda Insulo”, danke al la pac-iniciato kaj (re)fondiĝo de nordirlanda regiona asembleo, kiu donis pli da aŭtonomio al la tuta loĝantaro. Kune kun la angla, la irlanda lingvo hodiaŭ ricevas almenaŭ iom da oficiala kaj publika rekono en Nord-Irlando, kaj jam estas konstateblaj kelkaj signoj, ke la du komunumoj komencas intermiksiĝi kaj rekoni la diversajn elementojn de kulturo en la insulo kiel komunan heredaĵon. Kompreneble, la skotaj kaj la irlandaj tradicioj kaj kutimoj estas tre similaj, do facile povus harmoniiĝi se la popolo tion bonvole dezirus. Plie, la historiaj ligoj inter Irlando kaj Skotlando ne limiĝas al la menciitaj. Ne nur sudskotoj faris novan hejmon en Nord-Irlando. Dum pasintaj jarcentoj, kiel taktiko por protestantigi Irlandon, la presbiteriana eklezio sendis nordskotajn gaeleparolantajn pastorojn por disvastigi sian formon de la kristana religio inter katolikoj, kiuj tiam parolis dialekton de la irlanda apenaŭ distingeblan de la skotgaela. Supre oni menciis, ke la protestantoj de sudskota origino, tamen, parolis ulsteran (nordirlandan) dialekton de la tiel nomata Scots, nomata ankaŭ Lallans. Nur relative malgranda nombro da pli maljunaj nordirlandanoj ankoraŭ uzas pli-malpli puran ulsteran skotan kiel ĉiutagan lingvon, sed la insisto de la katolikaj kaj precipe naciista komunumo, ke la irlanda iĝu oficiala lingvo ankaŭ en Nord-Irlando, rememorigis la posteulojn de la sudskotaj koloniistoj, ke ili ankaŭ havas propran lingvon. Tio instigis ilin postuli, ke la nova regiona registaro kaj la registaro de la Irlanda Respubliko agnosku ĝin. Sana kaj bonvena simptomo (inter aliaj) de plibonigitaj interkomunumaj rilatoj en Nord-Irlando estas tio, ke, laŭŝajne, neniu kontraŭstaras ĉi tion. Novaj centroj por instrui kaj instigi uzadon de la ulstera skota inter plenkreskuloj kaj infanoj estos establitaj kaj en Nord-Irlando kaj en Donegal (gaele: Dún na nGal), la plej norda graflando en la Respubliko (kurioze, la plej norda parto de la irlanda insulo, kvankam politike ĝi estas parto de “suda Irlando”).
La unua el tiuj centroj kaj skotlingva biblioteko jam ekzistas en Nord-Irlando. En ĝiaj agadoj partoprenas ne nur presbiterianaj ulsteraj skotoj sed ankaŭ homoj de tute malsamaj tradicioj, inkluzive de kelkaj irlandlingvanoj. La bibliotekistoj kaj aliaj partoprenantoj de tiu iniciato emfazas, ke lingvo kaj kulturo ne plu devas esti rigardataj kiel religia aŭ politika afero, kiel tio estis en pasinteco. En la biblioteko, la indikiloj kaj ŝildoj estas en la skota; ekzemple, avertilo antaŭ loko kie la plafono malaltiĝas vortumas: Tak tent o yer heid, kiu signifas “Atentu al via kapo!”. La sama averto en la angla estus Mind your head, dum en la gaela ĝi estus Aire do do cheann. Ĉiuj el tiuj versioj estus kompreneblaj kaj en Irlando kaj en Skotlando.
Do, iom konfuze, sed interese, Irlando komencas iĝi kulture kaj lingve pli bunta lando. Parenteze, aldone al tiu malfrua rekono de tri irlandaj lingvoj, la surdula komunumo en Irlando nun postulas, ke ĝia signolingvo, ISL (“Irlanda signa lingvo”) estu agnoskita kiel tria oficiala indiĝena lingvo de la Respubliko. Por eĉ pli kompliki la aferon, lastatempe enmigras eksterlandanoj el multaj landoj. La antaŭa relative homogena lando pli kaj pli babeliĝas. Laŭŝajne, en estonteco, kreskaĵoj de ĉiuj koloroj floros en (espereble pacema) verda ĝardeno ...
1. La irlanda insulo konsistas el kvar provincoj kaj 32 graflandoj (departementoj). Ulstero, kiu konsistas el 9 graflandoj, estas la plej norda provinco. Ses el ĝiaj graflandoj troviĝas en tiel nomata Nord-Irlando, dum tri estas en la Respubliko.
Kovrilo de moderna angla-skota vortaro eldonita en 1993, kredeble la unua kiu traktas la skotan kiel apartan lingvon, kaj ne kiel nuran dialekton de la angla.