Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Ĉu vere “burleskaĵo”?

Kunsidis lastatempe en Japanio kortumo simila al tiuj en mezepoka Eŭropo: t.n. “Internacia tribunalo de virinoj pri militkrimoj fare de japana milita institucio de seks-sklavinoj” esploris asertojn, ke dum la dua mondmilito virinoj el Ĉinio, Koreio kaj aliaj landoj estis perforte fortrenitaj de Japana Imperia Armeo en militajn bordelojn por plezurigi japanajn soldatojn.

Partoprenis kune kun 80 maljunaj iamaj “seks-sklavinoj” ankaŭ eksterlandaj “juĝistoj”, “prokuroroj” kaj “advokatoj”, kiuj kunvenis por juĝi respondeculojn de Japana Imperia Armeo, inkluzive de eks-imperiestro Showa (Hirohito). La civitana tribunalo, kunvokita de japana neregistara organizaĵo, postulis de la nuna japana registaro pardonpeton kaj kompenson.

Tamen ne videblis atestaĵoj kaj atestantoj pruvantaj la veron de la asertoj de la iamaj “seks-sklavinoj”. Plue ekzistas aferoj tiaj en ĉiuj landoj ekde antikva tempo. Tiu “Internacia tribunalo de virinoj pri militkrimoj” celas juĝi kaj damni Japanion koncerne neaŭtentikaĵojn antaŭ-pli-ol-duonjarcentajn surbaze de unuflankaj kaj nepruvitaj atestaĵoj de eksaj “seks-sklavinoj”. Burleskaĵo.

IGARASI Takeo