Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
En Vieno fine de la jaro 2000 okazis simpozio “Paco per pacrimedoj”, kiu pritraktis la rolon de la religioj en la moderna mondo. Ĝi estis organizita de Mondkonferenco de la Religioj por Paco (angle: WCRP), Kontaktejo por la Mondreligioj-Vieno kaj Ministrejo pri Eksteraj Rilatoj de Aŭstrio. La simpozio omaĝis la 30-jaran jubileon de la en 1970 en Kioto, Japanio, fondita WCRP. Dum ties fondkunveno reprezentantoj de la mondreligioj — budhanoj, kristanoj, hinduoj, judoj, konfuceanoj, islamanoj, ŝintoistoj, kaj aliaj — havis por la unua fojo en la historio la deziron kunveni kaj krei movadon de senperforta repaciĝo. WCRP havas la celon stimuli la dialogon kaj kunlaboron de la mondreligioj. Ĝi funkcias kiel unuiĝo de mondreligioj surbaze de honorofica membreco. Tio estas la sola karakterizaĵo de WCRP, kiu distingas ĝin disde la aliaj pacorganizaĵoj kaj religiaj movadoj. Nun ĝi havas sekciojn en pli ol 100 landoj, kaj la ĉefsidejo estas en Nov-Jorko. WCRP estas agnoskita de UN kiel neregistara organizaĵo.
Dum la inaŭguro la aŭstra kardinalo Franz König [kenig] en sia salutparolo emfazis, ke la mondreligioj devas lasi flanke la demandojn pri prestiĝo, politikajn kaj naciajn kontraŭdirojn kaj sin turni al la ĉefmisio — senco de la homa vivo, demando pri Dio, zorgoj pri la grandaj katastrofoj de la homaro, mondpaco. Krome kardinalo König rememorigis pri la invito de papo Johano Paŭlo la Dua al Assisi la 27an de oktobro 1986, por ke oni tie preĝu kaj per tio atentigu pri la kontribuo de la religioj por la paco en la mondo. La celo de la papo tiam estis, ke la strebo al interreligia dialogo estu ligita kun la preĝo de la religioj por paco. Por la katolika eklezio la renkontiĝo en Assisi krome estis “Ago de pento kaj nova konscio”, ĉar la katolikaj kristanoj mem en la pasinteco ne ĉiam estis packreantoj.
Kardinalo König menciis plue la fakton, ke dum la milito en Bosnio la papo denove akceptis anojn de ĉiuj religioj. Ĉi-foje li emfazis, ke la estimon de la religiaj tradicioj por la homa digno ne eblas forigi. Ĉiuj religioj estis alvokitaj, ke ili defendu sin kontraŭ “etnaj purigoj” kaj militoj, kiel ili ofte estas elprovataj en la nomo de politikaj fortoj lige kun la religio.
La kardinalo nomis la kunlaboron de la katolika eklezio kun WCRP “reciproka strebo”. Li deklaris, ke la kunlaboro de la aŭstria Ministrejo pri Eksteraj Rilatoj kun WCRP kaj la Kontaktejo por la Mondreligioj-Vieno certe kunportos novajn sugestojn kaj impulsojn.
Petrus Bsteh, rektoro de la Afrika-Azia Instituto en Vieno, prezidanto de la aŭstra sekcio de WCRP kaj gvidanto de la Kontaktejo de Mondreligioj-Vieno, substrekis en sia parolo, ke la religio ĉiam estos reprezenta por la homa digno. Homaj rajtoj neniam povas estiĝi “viktimoj de kvazaŭaj teokratiaj pretendoj”. Samtiel oni devas akcenti, ke la homoj ne devas rezigni pri la postuloj de Dio.
Thomas Buchsbaum [tomas buksbaŭm], aŭstra diplomato kaj komisiito de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) emfazis, ke unu el la ĉefaj taskoj de OSKE, en kiu membras 55 ŝtatoj, estas malebligo de perforto. Kiel taskon de la religioj oni vidas ties engaĝon en la antaŭforigo de konfliktoj kaj en la postkonflikta prizorgo.
Ĉu ekestos mondkonsilio de religioj?
Norbert Klaes, profesoro, eksa prezidanto de WCRP-Eŭropo (1983-1999), konstatis, ke la religioj konsidere al la tutmondiĝo evoluigis malrapide “dialogan konscion”. En la sfero de mondskala respondeco kaj solidareco la unuopaj religioj faras multege, tamen kune ili realigas ĉiam ankoraŭ malmulton. Ĉu komuna mondkonsilio de la religioj, kies fondon postulis ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan antaŭ 1000 reprezentantoj de la mondreligioj en la konferenco en Nov-Jorko okaze de la nova jarmilo en aŭgusto ĉi-jare, plialtigos la efikecon de la kontraŭbatalo de la mondproblemoj, laŭ Klaes ne estas certe.
William Vendley [ŭíliam vendli], nuna ĝenerala sekretario de WCRP, pritraktis laŭ la ekzemplo de intercivitana milito en Siera-Leono la rolon de la religioj en situacio de milito kaj paco. Kiel sekvo de tiu perforta konflikto en la okcident-afrika lando, laŭ iniciato de WCRP estis fondita interreligia konsilio, en kiu partoprenas kristanoj kaj islamanoj. Ĝi ludis gravan rolon kaj kunvenigis ĉe unu tablo la politikajn agantojn (registarĉefo kaj ribelgvidanto) kaj reprezentanton de la civitana socio en tiu lando. Kontraŭe, la ebloj pri politikaj solvoj restis, nature, tre minimumaj.
Kiel pluaj ekzemploj de la politika rolo de la religioj, dum la simpozio estis pridiskutataj la proksim-orienta pacprocezo, la konflikto en Bosnio kaj la milito en Ĉeĉenio. Ĉe tio komuna opinio de la diskutantoj estis, ke ĉe la menciitaj konfliktoj ne temas pri religiaj militoj, tamen la religi-ideologia elemento de la kontraŭstaro ja estas senduba fakto.
Evgeni GEORGIEV