Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NAO

Monda grenproduktado malpliiĝas

Lastatempe la Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN publikigis raporton, kiu prognozas ke dum la jaroj 2000 kaj 2001 la totala monda produktokvanto de greno atingos nur 1 848 miliardojn da tunoj, 1,7 % malpli ol en 1999. Jam en aŭgusto de 2000 la organizaĵo faris prognozon, sed ĉar kelkajn gravajn landojn trafis longtempa sekeco, ĝi malpliigis la antaŭan ciferon.

Kompare kun la antaŭa jaro, en 2000 la produktokvanto de tritiko malkreskis je 1,4 % ĝis 582 milionoj da tunoj. Ankaŭ la kvanto de malpli gravaj grenoj, kiel aveno, hordeo, maizo kaj sorgo, malkreskis je 1,5 % ĝis 870 milionoj da tunoj. Rizo malpliiĝis je 2,3 % ĝis 397 milionoj da tunoj.

La raporto aparte montras ke, dum la produktado de greno falas, landoj kaj regionoj kiuj urĝe bezonas gren-helpon plimultiĝas. Laŭ antaŭkalkulo, la helpliveroj kreskos de 52 ĝis 62 milionoj da tunoj inter 1999 kaj 2000.

En la mondo nun estas 38 landoj kie mankas greno. Ili plejparte situas en orienta Afriko, kie ofte okazas serioza sekeco, en sudorienta Azio, minacata de inundoj, kaj en iuj regionoj de centra Ameriko, kiuj ofte renkontas ŝtormoventon. En Eŭropo, partoj de Jugoslavio kaj Rusio malsamgrade suferas pro manko de greno.

MU Binghua