Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

La kamparanaj enspezoj altiĝu

Fine de 2000 en Pekino la ĉina registaro okazigis tutlandan kunvenon pri ekonomio. Dum ĝi pluraj influhavaj ŝtatoficistoj atentigis, ke la malrapida kresko de la kamparanaj enspezoj iĝis tre grava problemo. Kvankam en 2000 la landa ekonomio kreskis je 8 %, la plej alta nivelo depost 1996, la kamparanaj enspezoj kreskis je malpli ol 2 %. La pligrandigo de iliaj enspezoj nepre estos unu el la plej urĝaj taskoj en 2001. Post la kunveno, la ĉefministro Zhu Rongju jam permesis intervenojn de la registaro.

Antaŭ 20 jaroj, kiam Ĉinio komencis praktiki ekonomian reformadon, la kamparanoj tre multe profitis el la merkata ekonomio. Tio forte kontrastas kun la nuna malbona situacio. Antaŭ 15 jaroj la kamparanaj enspezoj atingis 54 % de la urbanaj; nun ili eĉ ne atingas 38 %.

Chen Xingdong, ĉefekonomikisto ĉe fama konsulta instanco de Pekino, opiniis: “La registaro jam rekonis tiun problemon ekzistantan de longe, sed ĝi ne solvis ĝin.” Maltrankviliĝo pro socia fluktuado certe estos motivo, kiu devigos la registaron diversmaniere helpi, por ke la kampara ekonomio iom prosperu en 2001. Oni intencas pliigi kreditojn je malalta interezo al mizeraj kamparanoj, por subteni iliajn produktadon kaj komercon.

Laŭ analizistoj, la ekonomia kresko de 2000 tute dependis de la eksterlanda komerco kaj de la grandkvanta investado de la registaro. Ili asertis: “Ĉinio ĝis nun ne trovis novan, konkretan metodon por levi enspezojn de kamparanoj en la venontaj unu-du jaroj.”

Ekonomikisto en Honkongo diris, ke fundamenta problemo estas, ke la loĝantaro, kiu nur okupiĝas pri agrokulturo, tro multiĝas, kaj ke por solvi tiun ĉi problemon, efika metodo kredeble estas, ke la ŝtato decideme lasu pli da agrokulturantoj partopreni en la konstruado kaj disvolviĝo de urboj. Sed tio neeviteble kaŭzos, ke post kelkdekaj jaroj en Ĉinio aperos superurbo kun 50 milionoj da urbanoj.

MU Binghua