Gilbert LEDON
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La homoj ne vivas sen principoj. Post la principo de ago-reago, la principo de ekvilibro, la principo de Arkimedo, kaj multaj aliaj, ni nuntempe vivas sub la principo de antaŭzorga saĝo, de providenco. Ni ne plu volas alfronti kaj akcepti riskojn.
Claude Allégre [klod alegr], eksministro pri kulturo de Francio, en “L’ Express” de 16/11/2000 asertas: “Neniu principo pri antaŭzorgo povas pravigi la ne-reagon, des malpli la manipuladon de miloj kaj miloj da civitanoj per kolektiva psikozo”. Kaj li klarigas kiel socio, kiu celas nur sin protekti kontraŭ riskoj, estas socio survoje al ruiniĝo. La dinamismo, la elvolviĝo, la vivo per si mem estas risko. La ŝtata providenco neniam povos esti asekuro kontraŭ morto, sekve ĉiuj leĝoj, ankaŭ tiuj kiuj celas protekti la individuon kontraŭ riskoj, en la realo transformiĝas en limigon de la libereco de tiu individuo.
La deviga, laŭleĝa uzo de sekur-rimeno en aŭtomobilo apartenas al tiu kolektiva psikozo. Ĝi estas tipa ekzemplo de atenco kontraŭ la minimuma individua libero, pravigita de supraĵaj ekspertizoj.
La homoj ne komprenas la diferencon inter la risko por gajni kaj la risko por ne perdi. La homo kiu riskas ekskluzive por gajni, en realo nur ludas sub mistika impulso de avido. La homo kiu riskas por ne perdi, ne pensas pri gajno sed pri racia akcepto de la riskoj kiuj koncernas la vivon.
La ekspertizistoj, la leĝofarantoj nur konsideras la analizojn en la risko por gajni, kaj ignoras la plej primarajn statistikajn regulojn. Por raciaj homoj, probablo de unu en miliono (1/1 000 000) estas kvazaŭ nul, sed la mistikuloj fronte al tiu proporcio ankoraŭ ludas ... ĉar unu devas gajni, ne interesas ĉu miliono perdas! Vere strange. Tiu rezono entute apartenas al la apliko de la sekur-rimeno el la kolektiva psikozo. Kaj la grandega plimulto ŝafe obeas la leĝojn, ankaŭ pro alia psikozo, kiu estas la timo pri monpuno! Unu fojon plian tiu tutmonda enorma plimulto ne demonstras pravon sed tutsimple, ke la homoj estas pli aŭ malpli similaj, ankaŭ en stulteco.
Laŭ teknika vidpunkto la rimeno funkcias ĉar ĝi kroĉas nian korpon al la maso de la maŝino, tiel nia propra maso intime apartenas al tiu de la aŭto. Dum veturado nia kineta energio ne plu estas sendependa sed estas ligita al la tuto. Se ĉasio kaj karoserio rezistas okaze de kolizio aŭ renversiĝo, la sekurrimeno savas nin, jes. Tamen laŭ la statistikoj tio okazas nur en 50 % de la akcidentoj. Sed en okazo de incendio aŭ falo en akvon, la spertaj ekspertizistoj konfesas, ke la zono malhelpas rapidan eliron je granda elcento, do ĝi povas mortigi.
Teknike, laŭ ergonomia konsidero la rimeno estas katastrofo. La senĉesa premo estas ĝena, malhelpa por stirado. Kiu estas malalt-kreska ĝuas konstantan “komforton” kvazaŭ segadon ĉe la kolo. La kompatindaj virinoj ne scias kiel zorgi pri siaj mamoj. Ĉu tiu suferado valoras la penon?
1 600 000 km
Tio estas la sperto pri veturado, stirado de la aŭtoro de ĉi tiu ne nur vidpunkto sed ankaŭ vivpunkto. Veturadoj en ĉiuj kontinentoj po 40 000 km jare dum 40 jaroj, ekvivalentaj al 40 teraj ĉirkaŭiroj. En averaĝa rapido de 80 km/h tio signifas kroĉiĝon al la stirilo dum 20 000 horoj aŭ diurne 833 tagoj, t.e. du sinsekvaj jaroj kaj kvar monatoj.
Kompreneble, feliĉe sen sekur-rimena premo, sen laŭleĝa, suferiga premo kaj same feliĉe sen akcidento, la risko de ne-perdo venkis. La kelkaj monpunoj estis sensignifaj, ĉar en Brazilo la policistoj estas kompleze komprenemaj, des pli kun trink-dankmono post rido, kiam ili legas la 10 motivojn kial mi ne uzas la rimenon, kaj ĉar mi ne estas kolbaso, kiun oni ligas je la ekstremoj ...
Por francoj la afero estas iom pli malsimpla ĉar “leĝo estas leĝo” nur. En Usono la ŝerifoj ne komprenas mian anglan lingvon, do 20 dolaroj da monpuno estas normala afero kun invito iri post dek tagoj al tribunalo. Ili forgesas kalkuli kiom da kilometroj la aŭto forveturos dum dek tagoj.
Estas bone konscii, ke la uzo aŭ ne-uzo de sekurrimeno ne havas influon sur aliuloj, ke la rimeno mem ne evitigas kaj ne okazigas akcidentojn (aŭ eventuale nur pro la ĝeno al la ŝoforo). Sekve ĝi estas nur atenco kontraŭ la individua libero pro ridindaj leĝoj, pro kolektiva psikozo.
Jam antaŭ pli ol 200 jaroj la filozofo Condorcet [kondorse] timis pri tio ke “ni riskas eniri en regnon de ekspertizistoj kaj en diktaturon de nescio, de obskurantismo: la scienca klopodo estas pli ol simpla saĝo kaj prudento, sed la ĝusta rezonado tie aplikiĝas tro malofte”.
La filozofo pravis.
Gilbert LEDON