Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

Leporo kaj testudo

“Ne utilas tro rapidi, sufiĉas starti ĝustatempe”, diris Lafonteno en sia konata fablo. La tutmondigita, multnacia, tro fama firmao Monsanto okaze de la lanĉo de siaj Organismoj Genetike Modifitaj (OGM) reklamis tre trafe per tiuj samaj bestoj. La leporo estas simbolo por prolifera kresko de la surtera loĝantaro, kaj la testudo estas simbolo por la malrapida kresko de produktado de porhomaj nutraĵoj.

Nutraĵo — Sano — Espero

Ĝuste tio estas la devizo de Monsanto, sed ni rajtas dubi, ĉu “nutraĵo-sano-espero” ne signifas por la koncernaj konzernanoj ekskluzive “kurzon en borso”. Al la akciuloj sendube ne interesas scii, ke ĉiutage 230 000 homoj pliaj aperas sur la tersurfaco, sed falo de 30 % en la kurzo de la akcioj estas ja katastrofo. La tro rapida surmerkatigo de la OGM-aĵoj lasis dubojn rilate al sano kaj ne transdonis plenan esperon.

La homoj moderne vivas en konstantaj fobioj kaj ne facile akceptas riskojn; kompense ili fidas je providencoj, kiuj evidente nenian efikon havas. En meza pozicio situas scienco kaj tekniko. Profesoro pri biologio Gilles-Éric [ĵil erík] Séralini konfesas sian maltrankviliĝon pri la danĝero enmeti genojn por sistema produktado de insekticido ene de sojo kaj maizo. La sekreciado de veneno povas esti de 10- al 100 000-oble pli granda ol normala aplikado sur la plantoj. La testoj pri efiko ĉe la homoj ne estis sufiĉe funde faritaj, la konkludoj estis tro rapidaj, klarigas Séralini ... ĉu ni forgesis la tumorojn, kiujn provokas DDT ĝis nun?

OGM ne novaĵo

Alia fakulo, Alain Catala [alén katalá], rememorigas, ke la genetika interveno de la homo ne estas novaĵo. En la 1950aj jaroj ni uzis “genealogian selekton”, la hibridojn. Neniu volis tiun artefaradon, sed la bezono pri nutraĵoj venkis. En la 1980aj jaroj nova tekniko, la “transgenezo”, aplikiĝis en la tuta mondo krom en la timema Eŭropo, kun granda sukceso. En Hindio en tiu sama epoko ekonomiisto M. S. Swaminathan evitis amasajn mortojn pro malsato per dekobligo de la produktiveco rilate al cerealoj. Ĉu la hindoj fartas malbone pro tio? Aŭ ĉu ni revenu al la testuda rendimento de niaj prauloj: semi 200 kg por rikolti 300 kg da grenoj?

Nia tero ne sufiĉas

La neregistara organizaĵo WWF (Tutmonda Fondaĵo por la Naturo) informis, ke la nuntempaj bezonoj kaj eluzado de vivrimedoj fare de la homaro preterpasis je 42,5 % la renovigan kapablon de nia tero. Tio signifas, ke nia vivmedio, ke nia propra tero estas en danĝera procezo de findetruo. La “raporto viva planedo 2000” baziĝas sur iu ekologia premo, kiun ĉiu homo faras sur nia globo en konsidero al la 6 miliardoj, kiuj tie nun vivas. La premo entenas ne nur la nutraĵojn, sed ĉiujn pliajn materialojn, energion, ĉerpatajn en areo biologie produktiva.

WWF kalkulis, ke ĉiu homo disponas pri 2 hektaroj, sed por la nutraĵoj, por la arbaraj produktoj (ligno, papero, karbo) kaj por la sorbo de poluaĵoj, karbonidaj gasoj k.a., ĉiu homo bezonus 2,85 ha, do plian duonteron! La punkto de ekvilibro estis transpasita en 1975.

Ŝercaj serĉadoj

La inteligentaj homoj kompreneble pensis pri multaj solvoj, ekzemple la koloniigado de aliaj planedoj, luno, Marso, kiuj nepre havas akvon, do latentan vivon, sufiĉas konkeri ilin. Amuze, same kiel rilate al militaj konkeroj oni ne pensas pri la kostoj. Ĉi tio ne eniras la ludojn en borsoj. Serĉado ne estas spekulado, estas ambicio, konkerado ĝis fina venko.

Tiel, sed alidirekte pensas la malpli inteligentaj homoj: la dia providenco ĉiam solvis la surterajn problemojn — kiaj leporaj solvoj! Dume nia tero grumblas; depost la punkto de ekvilibro 1975, kiun WWF citis, oni nur parolas pri ekologio, pri inundoj post sekeco, pri katastrofaj klimataj ŝanĝoj, varmiĝo tie, malvarmiĝo ĉi tie, dezertiĝo, forceja efiko, ozona detrua truo, acidaj pluvoj, netrinkebla akvo, senfina poluado, detruo, detruado aŭ elsavo de Amazonio, la tutmonda posedaĵo, ĉu?

Paul Hawken kaj Amory Lovins, ŝercemaj serĉistoj, skribis la seriozan verkon “Natura Kapitalismo”, kies apliko de la enhavo devus ordigi nian mondon. Ili timide aludis, ke tio nur okazos, kiam la homoj limigos sian avidon, sian kapitalisman spekuladon en borsoj, jen la problemo.

Sen tro longa rondiro ni revenas al la solvoj de Monsanto kun OGM, t.e. ioma simpla modifo de la homaj cerbaj genoj.

Ne devas ekzisti alia solvo preter la katastrofoj. Oni jam kapablas klasigi ĉiujn elementojn de niaj genoj, do jen tre primara operacio: forigo de homa avido, de spekulemo, de troa stulteco (ŝajnas, ke konvenas lasi kelkajn genojn de idioteco, ĉar ekscesa perfekteco estus neeltenebla kontrasto).

Tiam la ritmo de la leporoj kongruus al la kadenco de la testudoj, kaj nia mondo harmonie ordiĝus, kiel tion deziris Lafonteno.

Gilbert LEDON