Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

Ĉapelmaniulino Maria

(ĉapelema rakonto)

Ĉapelmaniulino Maria tre ŝatis ĉeĥajn ĉapelojn kaj la ĉinan ŝaŭmmanĝaĵon ŜAŬMAĴO. Sed post kiam la marko ŜAŬMAĴO estis vendita al ĉeĥa firmao kaj ĉeĥiĝis, ankaŭ ŝi ĉeĥiĝis ĵaŭde, kaj en Ĉeĥio ŝi ĉiutage iris al ĉapelejoj por aĉeti ĉapelojn kaj al ĉeĥa ŝaŭmmanĝaĵejo por manĝi ŜAŬMAĴON.

Al la ŝaŭmmanĝaĵejo ankaŭ ĉinoj ofte venis per ĉeĥa ŝarĝaŭt-ĵipo pro ŝatata ŜAŬMAĴO kaj ankaŭ pro tio ke tie aŭdiĝis ĉeĥaj ŝercaĵoj kaj ĉeĥaj ĵazoj. Kaj ili ĉiutage atendadis ŝin, kaj kiam ŝi aperis, la ĉinoj ĝoje eĥis /ĵus!/ ŝaŭme. Kaj senĝene, ili ĉiuj laŭdis la enhavon de ŝia korsaĵo.

Ĉar ŝi pli kaj pli ofte iris al la ŝaŭmmanĝaĵejo pro ŜAŬMAĴO kaj ankaŭ pro la ĉinoj, ŝia vizaĝo dikiĝis, kaj ŝiaj ĉeĥaj ĉapeloj jam ne bone sidis al ŝi. Do ŝi iris al naĝbaseno por maldikiĝi, kaj ŝi naĝadis en ĉiu ĵaŭdo. (Ĝuste ĵaŭde, ĉar en kinejo apud la naĝejo estis ĉiuĵaŭde ŜOĤTIĜO, ŝia ŝatata kino.) Dum la naĝado pro fortostreĉo ŝi senĉese ŝrikadis tiom, ke ŝia voĉo eĥiĝis ĵaŭde, sed estis eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde.

Kaskedmaniulo Mario

(nudkapa rakonto)

Kaskedmaniulo Mario tre amis usonajn kaskedojn kaj la japanan hamburgeron HAMBURGO. Sed post kiam la marko HAMBURGO estis vendita al usona firmao kaj akiris usonecon, li mem akiris usonanecon en la kvina tago de semajno, kaj en Usono li en neniu tago forgesis iri al kaskedovendejoj por enmanigi kaskedojn, kaj iri al usona hamburgerejo por gustumi HAMBURGON.

Al la hamburgerejo, krom li, japaninoj ofte venis per flava taksio pro amata HAMBURGO, kaj krome pro tio ke tie oni okulume flustris al ili kaj estis ludataj usonaj rokenroloj. Kaj ili en neniu tago forgesis atendi lin, kaj kiam li aperis, la japaninoj gaje kriis /jen !/ balaante panpecojn. Kaj senhezite, ili unuanime aprezis la enhavon de lia kaskedo.

Pro tio ke li pli kaj pli ofte iris al la hamburgerejo pro HAMBURGO kaj pro la japaninoj, liaj vangoj estis jam pufaj, kaj liaj kaskedoj jam ne bone sidis al li.

Do li iris al gimnastikejo por forpreni sian grason, kaj li neniam forgesis gimnastiki en la kvina tago de la semajno. (Nur en la kvina tago pro tio ke en kinejo apud la gimnastikejo estadis en la kvina tago KRUCUMIGO, lia amata kino.)

Dum la gimnastikado pro strebado li kriadis tiom, ke lia voko trairis dum la gimnastikado, sed la voko estis jen tenora, jen basa, jen kontralta.

IKAI Yosikazu