Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ESEO

Maksimo ankoraŭ lernenda

Jomo Ipfelkofer konsideras reagojn al leganto-letero lia, aperinta en germana ĵurnalo.

Pasintjaraj bombatenco kontraŭ orientaj judoj kaj murdo de malhelhaŭta mozambika patro kaj edzo estis en Germanio kvazaŭ signaloj por diskuti dekstran ekstremismon — tre malfrue laŭ tiuj, kiuj jam de jardekoj atente observas agadojn de brunaj bandoj kaj naziaj propagandistoj.

Post la kunfandiĝo de la du germanaj ŝtatoj subite montriĝis publike — precipe en orienta Germanio — junuloj, ofte kalve razitaj, en jakoj similaj al tiuj de bombaviadistoj kaj en botoj de paraŝutistoj. Pruviĝis la franca proverbo “les extrèmes se touchent” (la ekstremoj tuŝiĝas). Samtempe amaskomunikiloj en iama okcidenta Germanio raportis pri atakoj kontraŭ fremduloj, precipe turkoj kaj azilpetantoj. Mortis homoj en bruligitaj domoj. La kanceliero ne partoprenis la entombigojn, dirante, ke li ne volas praktiki “funebran turismon”.

Akre punitaj

La novaj atakoj en 2000 kaptis la atenton de publiko kaj de politikistoj. Tri junuloj, kiuj mortbatis nigrulon, estis neordinare rapide kaj akre punitaj. La juĝisto komentis: “Bestoj montras kompaton al viktimoj kuŝantaj surtere — vi ne”. Ekde tiu tempo la gazetoj estis plenaj de reagaj legantoleteroj. Sed foje tiuj, kiuj skribis — inkluzive min — ricevis bizarajn, ofte anonimajn leterojn kaj telefonvokojn, kiuj venis ne de ekstremdekstruloj, sed de aliaj flankoj.

Ekzemple, mastro de malgranda entrepreno plendis, ke la ŝtato, kiu pretendas defendi homajn rajtojn, “torturis” ĝismorte lian edzinon. Pro miskalkulo aŭ alia eraro la loka financoficejo postulis tro da impostoj: pro ĉagreno kaj zorgoj la edzino sin mortigis. Alia skribis pri “germana neŭrozo”, kulpigis gazetaron kaj televid-programojn, kaj rekomendis vojaĝi al Turkio aŭ Israelo por renkonti veran rasismon. Membro de tiel nomata “kristana mezo” skribis, ke germanaj kristaninoj batalas pro sia kredo same kiel islamanoj pro sia, kaj asertis, ke judoj en Palestino intencas ekstermi germanojn: “La germanoj pro 50 jaroj da malĝustaj/falsaj kulposentoj iĝis psike malsanaj kaj mense idiotaj same kiel vi” (efektive ne eblas ĝuste traduki ĉiujn esprimojn pro amaso da ortografiaj kaj gramatikaj eraroj).

Normalaj civitanoj

La homoj tiel misargumentante supozeble ne apartenas al la botoportantaj kaj kalvaj teroristoj. Ili estas kvazaŭ normalaj civitanoj — ne tre kleraj kaj saĝaj, sed kiuj dum sia vivo spertis ion ĉagrenan, malbonan, eble abomenindan, kaj ofte laŭleĝan flanke de ŝtataj instancoj. Tial ili bezonas viktimojn kontraŭbataleblajn, homojn malpli fortajn kaj ĉerande de la socio: fremdulojn, eksterlandanojn, handikapulojn.

Ili nur mallaŭte kaj kaŝe agas; ili ne estas krimuloj, malobeantaj leĝojn, kaj ne estas distingeblaj en la amaso. Sed povus esti, ke ili denove subtenus reĝimon maldemokratan, malhomecan, diktaturan — esperante de ĝi subjektivan avantaĝon kaj rapidan solvon de sociaj kaj internaciaj problemoj, ne konsiderante la “kromefikojn” de totalisma, nedemokrata, rasisma politiko.

Kion ili lernis?

Necesas la demando: Kion lernis tiuj homoj el lecionoj pri historio? Ĉu ili mislernis, ĉar kronikistoj raportis pri “grandaj viroj”, kiuj vere ne malofte estis amasmurdistoj? Ĉu Aleksandro, Karlo, Frederiko la “Grandaj” meritas esti traktataj kiel granduloj admirindaj? Ĉu homaj rajtoj, toleremo kaj kosmopoliteca akceptemo estas nura makulaturo, se dum la lernejaj jaroj oni lernas tiom malmulte pri aliaj kulturoj?

Kiel diris parlamentano Michel Friedmann [miŝel fridman], vicprezidanto de la asocio de judoj en Germanio: “Neniu religio, neniu kulturo estas pli bona ol alia religio aŭ alia kulturo”. Ŝajnas, ke ĉe kelkaj homoj tiu ĉi maksimo ankoraŭ lernendas.