Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ESPERANTO

Hilelaj influoj sur Esperanto

La prilingvajn skribaĵojn de André Cherpillod mi ĉiam trovas legindaj, sed precipe interesa estis lia eseo “La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto” en MONATO 2000/12, p. 18-19. Kvankam mia scio pri la hebrea lingvo estas maksimume elementa, kaj mi neniam faris talmudan studadon, ĉar mia kultura fono ne estas juda, mi sufiĉe interesiĝas pri tiuj fakoj kaj ŝatus aldoni kelkajn pensojn miajn al la menciita eseo. Se tio estas tro pretendema miaflanke, ĉar mi estas nura amatoro, eble pli doktaj legantoj pardonos min. Almenaŭ mi esperas, ke miaj rimarkigoj instigos iom da debato inter legantoj pli kompetentaj ol mi. Jen kelkaj el miaj hezitemaj proponoj kaj pensoj.

1. Hebreeco de Zamenhof

Malgraŭ la profunde kosmopolita karaktero de la personeco de la iniciatinto de Esperanto, neniu povas nei, ke unu el la diversaj influoj sur la juna Zamenhof estis la hebrea etoso de la medio, en kiu li naskiĝis. Kvankam, kiel lia patro, li ne estis religie ortodoksa, li mem plenkore konfesis sian ŝuldon al la spirita heredaĵo de sia komunumo. En letero de 21.2.1905, kiun li skribis al Alfred Michaux, li asertis: “Se mi ne estus hebreo el la ghetto [zamenhofa literumo], la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de la tuta vivo ... Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanto estas nur parto de tiu ĉi ideo ... Tiu ĉi plano (kiun mi nomas Hilelismo) konsistas en la kredo de morala ponto per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj, sen la kreado de iaj novaj elpensitaj dogmoj.”

Zamenhof klarigas sian koncepton Hilelismo en la “Projekto dua”, kiun li sendis al Javal kun letero de 24.9.1905. Diversaj biografiistoj de Zamenhof jam sufiĉe komentis pri tiu kvazaŭ- aŭ “para-”religia ideo. Ĉi tie, tamen, ne koncernas nin la demando, kiom la pensmaniero de Hillel influis la moralan ideologion (poste nomatan Homaranismo) de Zamenhof. Mi volas sugesti, ke tiu influo kaj precipe la edukmetodoj de la fama rabeno ankaŭ kontribuis al la strukturo de la zamenhofa planlingvo. Laŭ mia scio, neniu ĝis nun faris ĉi tiun konjekton.

2. Vivo kaj pensado de Hillel

Hillel (ĉirkaŭ 75 a.k.e.–10 p.k.e.) unu el la plej gravaj eminentuloj en la juda historio, akiris renomon kiel moralinstruisto, gvidanto de la popolo, kaj amanto de paco kaj de la homaro. Li instruis, ke la principo de frateca amo estas la esenca bazo de la vera judismo. Krom moralinstruisto, tamen, Hillel estis elstara pedagogo pri la metodologio de la rezonado. La influo de tiu metodologio sur Zamenhof, precipe en la afero de la kreado de la internacia lingvo, estas la kerno de mia argumento. Estas evidente, ke Zamenhof ĝisfunde konis la hilelajn ideojn. Inter tiaj ideoj reliefiĝas la tiel nomataj “Sep Middot (Normoj) de Hillel” pri la tekniko de indukto kaj rezonado, t.e.:

(1) inferenco el kio estas malpli grava al kio estas pli grava, kaj inverse;

(2) inferenco laŭ analogeco;

(3) kungrupigo de afinaj elementoj laŭ iu interpreta principo, kiu validas precipe por unu el ili;

(4) simila kungrupigo en kiu la principo validas por du elementoj;

(5) inferenco el apartaĵo al ĝeneralaĵo, kaj inverse;

(6) ekzegezo per simila elemento, citaĵo aŭ eltiraĵo;

(7) inferenco laŭ kunteksto.

Kvankam oni apenaŭ povas identigi en ĉiu kazo, ekzakte kiun el la sep middot Zamenhof konscie aŭ senkonscie aplikis ĉe ĉiu elemento aŭ stadio de evoluo de Esperanto, mi ne dubas, ke kono de la logiksistemo de Hillel gvidis la aŭtoron de Esperanto ĉe la planado de sia lingvo. Citu ni nur kelkajn ekzemplojn. Eble unu el la plej ofte pridiskutataj kaj plej originalaj zamenhofaj radikoj estas edz. André Cherpillod en sia Akada (asirobabilona) leksikono, sub la kapvorto rabu, skribas: “Etimo de la vorto rabeno. Oni ĉi tie memorigu, ke la jida vorto rabecin, rabedzin, ‘rabenedzino’, estas la etimo de edzino, kaj sekve de edzo; en tiu jida vorto ecin, edzin estas la franca ingenra sufikso -in (komparu kun la germana Prinzessin, ‘princino’ ...” Ĉi tiu citaĵo ekzemplas la hilelan metodon de rezonado. Nur menso influita de la rabenisma tradicio, kaj precipe de la hilela metodologio en tiu tradicio, povus krei unu el la plej uzataj radikoj de sia planlingvo per tia komplika rezonado, tiom fremda al okcidenta pensmaniero. En la procedo de rezonado, kiu estigis la esperantan radikon edz, oni certe rekonas la influon de la hilelaj middot (2), (3), (4), (5), kaj eble de aliaj. Plia frapanta ekzemplo estas la invento de la radiko kaj afikso ej, -ej, kies originon Zamenhof mem klarigas en sia letero al N. Borovko pri la deveno de Esperanto (Lingvo Internacia, 1896, n-roj 6-7, Esperantaj Prozaĵoj, p. 239): “Unu fojon [...] mi okaze turnis la atenton al la surskribo Ŝvejcarskaja (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo Konditorskaja (sukeraĵejo). Tiu ĉi -skaja ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj.” En ĉi tiu okazo, estas evidente, ke Zamenhof profitis de hazarda observaĵo, kun helpo de sia neordinara intelekto, por solvi la problemon de la timiga amplekso de vortaroj. Tamen, lia ĉi tia rezonado estas tute konforma al la metodologio de Hillel laŭ la middot (1), (2), (3), (4), (5) kaj (7). Riĉa kampo por pli profunda esplorado de ĉi tiu temo estas la anglalingva artikolo The internationality of some Esperanto affixes (Internacieco de kelkaj esperantaj afiksoj) de W. E. Collinson, publikigita en Esperantologio, vol. I (Junio 1951) n-ro 2, kune kun la notoj de Collinson kaj de Marek Wajablum pri la sama artikolo, en Esperantologio, vol. I (Marto 1951), n-ro 3. Por citi nur kelkajn ekzemplojn el tiu artikolo, oni vidu la rimarkigojn de Collinson pri la sufiksoj -ad, -et, -ig, -il, -in, -ul.

En letero al Kofman de 28.5.1901 (Originala Verkaro, p. 322), Zamenhof skribis: “Tiel same kiel hilelismo ne povas ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povas vere efektiviĝi sen hilelismo.” Parafrazante la vortojn de Zamenhof, mi aŭdacas aserti: “Tiel same kiel la hilelismo ne povas ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same estas probable, ke Esperanto neniam povus esti kreita sen la influo de la metodologio de Hillel.”

Bibliografio

Revuo kiel MONATO ne taŭgas por longaj bibliografiaj notoj, sed interesatoj povas konsulti cititajn kaj necititajn skribaĵojn de Zamenhof, Waringhien, Nathaniel Kravitz, Walter Żelazny, Edmond Privat, C. K. Barrett, G. Vermes, J. Dietterle, André Cherpillod, W. E. Collinson; plie, artikolojn en Encyclopaedia Britannica, sub kapvorto “Hillel”, kaj la Talmudon, Shabat 30 kaj 31a, Sifre 117, Betza 32, Ketubot 68, Mishnao (Pirke Abot), Toshephta Sanhedrim 7.11.

Garbhan MACAOIDH