Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FRANCIO

Plouézec

Plouézec [pluezek] estas urbeto kun 3250 loĝantoj, kiu situas ĉe la norda marbordo de Bretonio (nord-okcidenta Francio), je 35 km for de St. Brieuc [sanbrije] kaj 6 km de Paimpol [pempol].

Plouézec havas 17 km longan marbordon, kiu konsistas el akraj klifoj plurajn dekojn da metroj altaj kaj formantaj sovaĝan naturpejzaĝon ĉemaran. Tie kreskas genisto, eriko, ulekso. Konstruado de domoj ne estas permesata laŭlonge de la marbordo.

Malnova vojeto de doganistoj estis antaŭ 25 jaroj larĝigita, kaj laŭ ĝi eblas veturi aŭte. Du ĉefaj altaĵpintoj Bilfot kaj Minard aspektas kiel gardostarantoj, protektantaj la urbon. Sur la rokoj de tiuj pintoj multaj fiŝistoj kaptas fiŝojn: skombroj, labrakoj, krizofrizoj ktp.

Multaj golfetoj kun sablaj aŭ ŝtonetaj plaĝoj permesas banadon, velŝipadon, kolektadon de konkoj dum la malaltaj tajdoj. La plaĝo de Brehek estas nomita la plaĝo de infanoj, ĉar ĝi estas tute sendanĝera. La plaĝo de Porspin havas belajn bluajn ŝtonetojn. Du havenetoj: Port Lazo kaj Brehek ŝirmas multajn ŝipetojn. En Port Lazo oni povas viziti ankaŭ vastan bredejon de ostroj.

La marbordo ĝuas la varman Golfan Fluon, profitas la mildan klimaton, kiu permesas la vegetadon de mimozo, kamelio kaj figoj en la ĝardenoj. Tie la terkulturistoj kultivas frumaturajn legomojn: terpomoj, artiŝokoj, florbrasikoj — ĉiuj vendataj eksterlande pere de vigla aktivado de kooperativo de produktantoj en Paimpol. La plej bela sezono en Bretonio estas la printempo, kiam la orkoloraj genistoj kaj uleksoj “lumigas” la bluan marbordon.

En Plouézec okazas multaj festoj kaj aktivadoj precipe dum la somero. La folkloraj noktodancoj bretonaj, kiuj okazas ofte somere, allogas multajn dancantojn — junajn kaj maljunajn, pluezekanojn kaj gastojn.

Emblemo de Plouézec estas muelejo “Kraka”. Ĝi estis renovigita antaŭ kvin jaroj kaj estas belega vidindaĵo proksime al la maro, precipe kiam la vento funkciigas ĝiajn alojn. Senpagaj vizitoj en la muelejo estas gvidataj de kelkaj pluezekanoj (ankaŭ en Esperanto).

Plouézec posedas ankaŭ multajn kapeletojn vizitindajn. Krome en ĝia ĉirkaŭaĵo troviĝas fama abatejo de Beauport (je 4 km for), templo de Lanlef (je 10 km), kapelo de Kermaria en Isquit, kun tre fama ludata mortodanco (je 7 km). El la haveno de Paimpol (je 7 km) foriris ĝis 1935 ŝipoj al Islando kaj Novtero por fiŝkapti moruojn.

Fronte al Plouézec en la maro situas la insularo de Brehat, kiun oni atingas post 10 minutoj da ŝipveturo el L’Arcouest. Brehat estas tre konata pro siaj rozkoloraj granitaj rokoj. Je 30 km for de Plouézec estas alia tre bela rozkolora insulo, nomata Perros Guirec.

En Plouézec multaj ĉambroj estas je la dispono de vizitantoj en la hejmoj de la pluezekanoj. Ekzistas ankaŭ tri kampadejoj — sur la marbordo kaj en la kamparo.

Andrè RIGAULT

La muelejo Craca en Plouézec

La pinto de Minard printempe estas rava loko.