Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MAKEDONIO

Koalicia kolapso

Splitiĝis la registara koalicio en Makedonio, sed la ĉefministro Ljubĉo Georgievski sukcesis certigi novan parlamentan plimulton kaj konservi sian postenon. Kaŭzis la krizon la elregistariĝo de la partio Demokratia Alternativo estrata de Vasil Tupurkovski kaj ties aliĝo al la socialista opozicio gvidata de Branko Crvenkovski.

La nova registaro registris la minimuman plimulton dum sia konfirma ceremonio. La parlamenta kunsido estis multfoje prokrastita sed finfine oni voĉdone akceptis la registaron. Forestis la opozicio, plendante, ke okupas la parlamenton nekonataj armitoj. La registaro ŝanĝis ne nur la parlamentan prezidanton sed ankaŭ la direktorojn de pluraj ŝtataj entreprenoj — adeptoj de Tupurkovski, kiu nun apartenas al la malĝusta flanko.

Evgeni GEORGIEV