Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HISTORIO

La hungaraj runoj

La hungaroj jam havis sian propran skribon antaŭ ol alveni en sian definitivan patrujon en la jaro 895. Tiu skribo (runaŭ noĉ-skribo) konsistis el literoj, ĉizataj plej ofte en lignajn stangetojn, tabuletojn aŭ aliajn lignajn objektojn per speciala tranĉilo. La literoj estas plejparte similaj al tiuj troveblaj en surskriboj el la 6a jarcento de turkaj triboj, kun kiuj la hungaroj kontaktiĝis dum sia migrado en la regiono norde de la Nigra Maro. Tamen, dum la periodo de kristanigo, en la 10a kaj 11a jarcentoj, precipe dum la regado de la unua reĝo Sankta Stefano (regis: 997-1000 kiel princo, 1000-1038 kiel reĝo), la kristanaj eklezio kaj ŝtato malpermesis la instruadon kaj uzon de la “pagana” skribo kaj klopodis neniigi ĉion sur kio la paganaj literoj aperis.

Sed jam el la 13a jc. estas konata ia necerta mencio pri la runa skribo, dum en la 15a jc. la itala historiisto Bonfini de la hungara reĝo Mathias (regis: 1440-1490) unusence eldiras ke la runa skribo estis tiutempe iom vaste uzata en Hungario. Johano Thuróczy en la antaŭparolo de sia latinlingva Kroniko de la hungaroj (aperis: 1488 en Brno kaj samjare ankaŭ en Augsburg) skribis: “...ankaŭ en nia epoko parto [t.e. la sikuloj] de la nacio, kiu loĝas sur la teroj de Transilvanio, scias ĉizi iajn literojn en lignon kaj ... utiligas ĝin kiel skribon”. Tamen la tempo, do la vetero, fajroj, malsekeco, inundoj kaj aliaj naturaj fortoj aŭ homa senzorgo detruis, pereigis preskaŭ ĉiujn objektojn portantajn la runskribaĵojn, kiujn la persekutantoj ne malkovris aŭ jam ne serĉis. La malfruaj posteuloj povis trovi nur nekredeble malmultajn restaĵojn de la iam vaste uzata skribo.

La unuaj trovaĵoj en Hungario

Eĉ en 1999 oni pensis ke postrestis nenio el la periodo daŭrinta ĝis la 16a jc. La skribo tamen transvivis tiun tempon, precipe en la plej malproksima orienta angulo de Hungario: “Sikullando” en la provinco Transilvanio (nun apartenanta al Rumanio). La sikula gento de la hungaroj, kiun oni iam pensis restaĵo de la hunoj, sporade uzis tiun skribon eĉ en la 17a jc. Sur la muro de la preĝejo de la malgranda sikula vilaĝo Csíkszentmiklós [ĉiksentmikloŝ] estis runa surskribo el 1501 indikanta la daton kaj listiganta la nomojn de kvar masonistoj kaj du majstroj kiel farintoj de la preĝejo. Ties kopio postrestis, sed la originalon la pastroj rapide forigis. Tiu estis la unua runa skribo, pri kiu konserviĝis almenaŭ ne-science farita kopio, kiu pruvis, ke ordinaraj homoj de la popolo uzis tiun skribon. Libro de János Telegdi el 1598 traktas la lingvon de la hunoj kaj donas alfabeton de la runskribo. Sed sciencistoj ĝis la 19a jc.

ne dediĉis troan atenton al tiuj trovaĵoj. Devis aperi aŭtentikaj trovaĵoj. Tri tiajn, devenintajn el la periodo inter 1450 kaj 1550, oni publikigis nur komence de la 20a jc.

1. La Kalendaro de Bologna

Feliĉe, la unua dokumento enhavis jam — pro la respektata trovinto — aŭtentikan alfabeton de la hungaraj aŭ sikulaj runoj. En 1686 Luigi Ferdinando Marsigli [lujĝi ferdinando marsilji], itala oficiro de la habsburga (germana-romia imperiestra) armeo, partoprenis en la liberigo de Buda (ĉefurbo de Hungario) de sub la turka okupo. En 1690 li iĝis sendita al Transilvanio, kiu vivis la lastajn tagojn de sia ŝajna sendependeco, pace okupite de la imperiestra armeo, por defendi ĝin kontraŭ la turkoj.

Lia tasko estis fortikigi kontraŭ la turkoj la intermontojn kaj montpasejojn kondukantajn tra la Karpata montoĉeno. Li pasigis tempon ankaŭ en la sikula regiono kaj trovis lignan tabulon, 1,5 m longan, kun ĉizitaj runoj, kiujn li kopiis. Samloke li akiris kaj kopiis ankaŭ la runan alfabeton klarigitan per la latinlitera hungara alfabeto.

La 120-voluma kolekto de la dokumentoj, notoj kaj mapoj de Marsigli estas deponitaj en la biblioteko de la Universitato de Bologna [bolonja].

Jónás Beliczay [jonaŝ belicai] verkis libron pri Marsigli kaj liaj laboroj

aperintan en 1881. En tiu libro legis Gyula Sebestyén [djula ŝebeŝtjen], direktoro de la plej granda biblioteko de Hungario, Biblioteko Széchényi [seĉenji], ke Marsigli trovis en Sikullando lignan tabulon prezentantan la kalendaron kaj festojn de la hungaroj. La Hungara Scienca Akademio sendis historiesploriston Endre Veress [vereŝ] al Bologna. Li trovis okpaĝan manuskripton kun la literoj kaj ties klarigo de la sikula runa alfabeto kaj kopion de la nomoj de sanktuloj kaj aliaj nomoj el la kalendaro en tiu skribo. Li malkovris ke la runskribo legiĝis de dekstre maldekstren. Li publikigis la malkovron en 1906 en la gazeto Magyar Könyvszemle.

2. La Konstantinopola Surskribo

Unue tre malnova runskribaĵo iĝis trovita. Eksterlande. Tio estas la tielnomata Konstantinopola surskribo.

Johano Dernschwann, kulturita, riĉeta kaj respektata minejoficisto, kiu ankaŭ kolektadis tekstojn de klasikaj kaj aliaj malnovaj surskriboj, vivis en la 16a jc. en la tiam pure germana urbo Besztercebánya [bestercebanja] (germane Neusohl [nojzol]) en Nord-Hungario (Nun Banská Bistrica, Slovakio). Inter 1553 kaj 1555 li faris vojaĝon en Turkio, kaj kiel akompananto de hungara delegacio, gvidata de la hungaraj diplomatoj Antal Verancsics [veranĉiĉ] kaj Ferenc Zay [zaj], li vizitis ankaŭ Konstantinopolon. Li

rigardadis ĉion eblan kaj fiksis en sia notlibro ankaŭ tion, kion li ne komprenis. Post lia morto en 1569, lia libraro iĝis vendita al la imperiestra kaj reĝa biblioteko de Vieno.

Komence de la 20a jc. germana universitata privatprofesoro, Franz Babinger, studis tiun materialon kaj trovis en la notlibro surskribojn el Turkio. Unu el tiuj estis skribita per tiaj specialaj signoj, kiujn li ne konis.

Dernschwann kopiis tiun surskribon de sur la muro de la stalo de Elĉi-hane (Domo de senditoj), en Konsantinopolo, en la jaro 1553. En ĉi tiu domo havis loĝejon la delegacio en kiu Dernschwann partoprenis. La latinlingva taglibro de Dernschwann rakontas ke ili loĝis tie jam delonge, kiam, dum longdaŭra pluvperiodo, en la ekstero de la stalo, sur la subo de la muro, sed ankoraw super la tero, li trovis en la muro longan, blankan ŝtonon, kun klare rekoneblaj ĉizitaj signoj en tri linioj. La skribsignojn, la tekston neniu konis, neniu komprenis.

Cetere en 1865 la Domo de senditoj kaj la stalo forbrulis, la murojn oni malkonstruis, la originala skribverko neniiĝis, konservis ĝin nur la taglibro de Dernschwann.

Babinger supozis, ke la skribo estas malnovturka. Li fotis la tekston kaj sendis ĝin al V. Thomsen, kopenhaga profesoro de kompara lingvistiko, fama pro deĉifrado de malnovturkaj, siberiaj kaj mongolaj surskriboj. Thomsen sciis ankaw hungare, estis membro de la Hungara Scienca Akademio.

Thomsen malkovris, ke ĝi estas malfrua memoraĵo de la prahungara runskribo kaj parte sukcesis deĉifri ĝin. Ja la runskribo havis signojn ne nur por la opaj fonemoj, sed ankaŭ por certaj songrupoj, krome la skribinto ne ĉiam uzis ĝin senerare. Do Thomsen sendis la foton al Gyula Sebestyén. La tekston ili kune sukcesis legi jene:

“Oni skribis tion ĉi en la jaro mil kvincent dek kvin. Kvin delegitoj de reĝo László estis ĉi tie atendigataj.”

Bilaji Barlabás estis ĉi tie du jarojn. Imperiestro faris nenion.”

Keteji Székel Tamás skribis de ĉi tie. Turka imperiestro Szelimb enmetis lin kun cent ĉevaloj.”

Specialaĵo de la teksto estis ke ĝi legiĝis de maldekstre dekstren.

Kiam oni komparis la tekston kun historiaj dokumentoj, oni povis identigi la personojn kaj ankaŭ iom korekti la nomojn. Temis pri reĝo Ulászló II [Ulaslo la dua] (reg.: 1490-1516), BÉLAI Barnabás, kiu gvidis la delegacion al

imperiestro (sultano) Bajazid. Kiam ili alvenis, jam Selim I regis, kiu murdis sian patron, la paceman Bajazid, krome siajn du fratojn kaj kvin kuzojn. Li volis eviti ke oni eksciu pri tio eksterlande, do li retenis la hungaran delegacion kaj nur post sep jaroj permesis ilin hejmeniri. La skribinto de la teksto, Kedei SZÉKELY Tamás, estis verŝajne la ĉefĉevalisto de la delegacio.

Gyula Sebestyén publikigis la deĉifradon de la Konstantinopola Surskribo en 1913 en la gazeto Vasárnapi Újság.

3. Mistera trovaĵo: la Nikolsburga Runalfabeto

En 1933 oni anoncis aŭkcion en la svisa urbo Luzern pri la libroj de la 20 000-voluma biblioteko de la familio Dietrichstein. Tiu kolekto venis el Nikolsburg (nun Mikulovo, Ĉeĥio). En la kolekto troviĝis prapresaĵo aperinta en Nürnberg en 1483: De proprietate rerum verkita de Bartholomeus Angelicus. Ne speciala raraĵo, sed kiel lasta paĝo estis gluita en ĝin

manskribita folio titolita Litter[a]e Siculorum (Literoj de la sikuloj), kiu prezentas pli kompletan hungaran runan alfabeton, kune kun kunigitaj signoj por fonemgrupoj. La origino de tiu dokumento ĝis nun ne estas malkovrita, estas mistero kie kaj kiam (eble en la 15a jc.) ĝi naskiĝis kaj kiel ĝi trafis Nikolsburgon. Estas nur divenoj pri tio, sen pruvo. La folio (sen la libro pro la tro alta kosto) iĝis aĉetita por la Biblioteko Széchényi kaj ĝi tie

troviĝas sub la titolo Nikolsburgi Rovásábécé (Nikolsburga Runalfabeto).

“Viva” trovaĵo

La ĉi supraj tri trovaĵoj gajnis reputacion al la scienculoj okupiĝantaj pri la hungara runskribo. Oni ne plu konsideris tiun senbaza mistifikado, neseriozaĵo. Sed akiris grandan estimon ankaŭ unu el aliaj malnovaj trovaĵoj, kiu konserviĝis en siaj originalaj stato kaj loko kaj kiu kvazaŭ “vivas”, ĉar ĝi estas daŭre “uzata” laŭ sia originala destino ĝis nun. Tiu tre interesa trovaĵo estas surskribo sur la ligna plafono de unitaria preĝejo en la vilaĝeto Énlaka en Sikullando. La lignan plafonon oni faris en 1668, kun multaj latinlingvaj surskriboj, inter kiuj unu estis hungarlingva, skribita (pentrita) en runoj. Tiun ekvidis la fama sikula

sciencisto-folkloristo Balázs Orbán kaj lia amiko, Károly Szabǒ [karoj sabo], publikigis ĝin en 1864, en la gazeto Koszorú. Ĉar la dogmisma karaktero de la unitaria eklezio estas pli milda ol tiu de la aliaj kristanaj eklezioj, ties episkopo, János Kriza, elstara kolektanto de folkloraj, precipe sikulaj, poemoj kaj kantoj, ankaŭ li mem poeto, tuj post la publikigo pri tiu runa artobjekto, ordonis ĉiaman zorgadon pri ties sekura protektado, ke ĝi restu konservita ankaŭ por la estontaj generacioj.

Aliaj trovaĵoj

Malkovriĝis ankaŭ du-tri aliaj runskribaĵoj en Sikullando. Ekzemple briko de la templo de la vilaĝo Székelyderzs [sekejderĵ] kun nomo de pastro, ĉizita antaŭ bakado.

En la sepdekaj jaroj de la 20a jc. oni trovis runan surskribon — indikantan kiu konstruis la preĝejon de Felsöszemeréd en la tiama Nordhungario (nun Horné Semerovce en Slovakio, do tre malproksime de la sikula regiono) —, kiun unue oni pensis malnova glagolica skribo, sed tiel ĝi pruviĝis nedeĉifrebla.

Fine atentema hungara lernanto trovis la solvon, kiun la fakuloj konfirmis.

Neatendita milcentjara trovaĵo en 1999

La 21an de marto, 1999, en limparto Alsóbü de la vilaĝo Bodrog, ĉ. 20 km-ojn okcidente de la urbo Kaposvár [kapoŝvar], en sudokcidenta Hungario, Kálmán Magyar [madjar] kaj János Gömöri [janoŝ gemeri], respektive arkeologo kaj esploristo de metalurgiaj memoraĵoj, malkovris inter la elfositaj restaĵoj de ferfanda metiejo fragmenton de argila blovilo kun mallonga runskribaĵo el la komenco de la 10a jc. La surskribo estas skrapita en la surfacon de la elformita, sed ankoraŭ ne bakita argiltubo de blovilo. Laŭ unu el la interpretoj de la surskribo estas: k na o f, legate de dekstre maldekstren: onak. “na” aperas en kombino de la literoj n kaj a kiel unu signo. Tia kunfando de du aŭ pluraj literoj estas ofte aplikata en runaj tekstoj. La litero o povas esti ankaŭ u. La runa skribo ne distingas inter mallonga kaj longa vokaloj, do la mallongaj u kaj a povas esti longaj ú kaj á. Tiel la lego donas sencohavan hungaran vorton: fúnák, kiu laŭ la malnova — en dialektoj ankoraŭ iom uzata — lingvo signifas “mi blovus”, t.e.

la blovilo deziras blovi. (En la moderna literatura lingvo ĝi estus: fújnék.) Tia interpreto — formulita en unua persono de singularo, do kion kvazaŭ la objekto diras — apartenigus la tekston al la kategorio “parolantaj surskriboj de objektoj”, kio ofte aperas ankaŭ en alilingvaj malnovaj surskribo. Kaj tiu vorto, kvazaŭ magia memoferto de la objekto, certigas, ke la blovilo blovos. La leganto tamen ne konsideru la solvon definitiva vero. La sciencistoj ankoraŭ diskutos pri la afero longe.

Ottó HASZPRA

Fig. 1. La plej simpla versio de la runa alfabeto (cs = ĉ, gy =dj, ly = j, ny = nj, sz = s, s = ŝ, ty = tj, zs = ĵ)

Fig. 2. La runa teksto el la jaro 1668 sur la pentrita ligna plafono de la preĝejo de

Énlaka

Fig. 3. Transskribo de la du runskribaj linioj de la teksto de Énlaka Ties traduko en la supra linio: “Unu estas Dio”, en la malsupra linio: “Georgo Muŝnai de Jákó” Fig. 4. La surskribo de la forĝeja blovilo de Bodrog-Alsóbü

HASZPRA Otto

@freemail.hu