Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Malpli verda insulo

Longan tempon Irlando fieras pri sia publika bildo kiel plej verda kaj ekologie pura lando. Nun, tamen, tiuj irlandanoj, kiuj estas konsciaj pri la endanĝerigita medio, atentigas, ke tiu favora bildo ne plu estas reala. La fonta akvo, kiu iam estis freŝa kaj pura, ne plu estas trinkebla sen antaŭa filtrado; la aero enhavas toksaĵojn, kaj la fama verda pejzaĝo iom post iom malaperas sub la amasoj da rubo. Ĉie en la arbaroj, heĝoj, kampoj kaj ĝardenoj milionoj da forĵetitaj plastaj sakoj kaj membranoj flirtas en la vento kaj kuŝas sur la tero. Ĉar la aŭtoritatoj havas nenian efikan longtempan planon por forigi la rubon kaj la forĵetaĵojn, la urboj kaj la kamparo dronas sub tiu kreskanta torento de balaaĵoj kaj malpuraĵoj.

La registaro kaj la lokaj administrantoj disputas pri proponoj kiel solvi la problemon: ĉu per instalo de cindrigiloj, vastaj rubodemetejoj; redukto, apartigo kaj reutiligo de rubaĵoj; ĉu alie. Malkiel aliaj eŭropaj landoj, Irlando apenaŭ provis la laste menciitan rimedon.

Dum jardekoj neniu irlanda registaro kapablis prezenti longtempan programon pri la protektado de la medio. Simile, mankas longtempa planado pri aliaj gravaj aferoj: ekzemple agrikulturo, enmigrado, urba prikonstruo, transporto, sanservoj, naciaj lingvoj, ktp. Pluraj specialaj tribunaloj kaj policaj esploroj malkovris, ke sufiĉe granda nombro da anoj, adeptoj kaj apogantoj — kaj eĉ ministroj — apartenantaj al FF, la plej granda politika partio kaj majoritata partnero en la aktuala koalicio, estas kulpaj pri korupto.

Ankaŭ la opozicio ne estas tute neriproĉebla. Kvankam la laborista partio kaj la malgrandaj partioj (verduloj ktp) nek estas implikitaj en la diversaj skandaloj, nek suferas de inercio pri mediaj kaj socialaj bezonaĵoj, ili estas malfortaj, malpli influhavaj.

Intertempe, la “Verda Insulo” sinkas sub sia propra rubo kaj ekskremento (kaj en konkreta kaj en metafora sencoj).

Kvankam gaela proverbo vortumas: “Eĉ la porkino konservas pura sian propran stalon.”

IRL.