Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Statistiko pripensinda

La jar-abonan statistikon (MONATO, 2001/1, p. 3) mi legis je nur unu okulo ridanta. La dua okulo emis plori. Salutinda internacieco de la enhavo kaj de la abonantaro supozeble formas bonan bazon por ekspansii. Sed ĉirkaŭ 1000 abonantoj restas relative malgranda aro. Kvankam mi ŝatas ekonomian efikecon de la eldonistaro, jarbuĝeto (taksata) de malpli ol 50 000 eŭroj certe ne sufiĉas por ekspansii rimarkinde.

Sur la globo ankoraŭ tro multaj “blankaj” regionoj aperas. Ankaŭ la “griza” Rusio montras nekontentigan staton. Mi tuj decidis sendi mian propran ekzempleron de la revuo al rusa korespondamiko en Volgogrado. Sed mia konscienco de esperantisto demandas min: “Kial ne subteni abonhelpan fonduson por pliigi abonantojn en Rusio — almenaŭ ĝis numero ducifera?”

Josef FLIEGNER, Germanio