Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EMO

Origino kaj funkciado de la Eŭropa Medio-Organizaĵo

La leĝa bazo de la Eŭropa Medio-Organizaĵo (EMO, angle EEA) estas akto de la Konsilio de Ministroj el junio 1990 (Reglamento 1210/90/EEC). En 1993 oni interkonsentis loki la novan organizaĵon en la dana ĉefurbo Kopenhago. En 1999 por EMO laboris 70 personoj kun jara buĝeto de 18,1 milionoj da eŭroj.

EMO devas kolekti fidindajn informojn per kiuj la EU-membroŝtatoj povas ellabori taŭgan politikon por protekti la medion. La informkolektado okazas pere de EIONET, grupigo de landaj informretoj.

Ne nur EU-ŝtatoj, sed ankaŭ Norvegio, Liĥtenŝtejno kaj Islando estas membroj de EMO. EMO kunlaboras kun landoj de orienta Eŭropo (la Phare-landoj) kaj de la iama Sovetio (la Tacis-landoj) kaj kun baltaj kaj mediteraneaj landoj.

Internacia informinterŝanĝo

La ĉefa, eĉ sola lingvo de la medio-organizaĵoj estas la angla. Tion oni konstatas rigardante la informojn (ekzemple la retpaĝojn) de EEA, Greenpeace, WWF ... Tamen, eĉ la amerika kaj la eŭropa angla malsamas kaj malfaciligas la interŝanĝon de informoj.

Tial, komence de 2000, diversaj esplorinstitutoj (CNR, Italio; US-EPA, Usono; UNEP, UNO; EEA) decidis krei komunan datumbazon pri mediaj aferoj. La datumbazo estas i.a. konsultebla je http://www.epa.gov/trs.

Noto: Malgranda Esperanto-terminaro pri medio aperis en la revuo VERDire, numero 9, p. 11-14.

Roland ROTSAERT