Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ekskuzoj

La novelon de Sten Johansson kun la titolo “Kun ekskuzo sen ekskuzo” (MONATO, 2000/12, p. 23), kies titolo ŝajnis paradoksa, mi legis kun scivolemo. En la rakonto la aŭtoro provas perdigi la leganton en genealogia labirinto. Sed kiam oni alvenas ĝis la fino, oni komprenas ke oni devas legi la titolon “Kun eks-kuzo sen ekskuzo”, kaj oni ĝuas la surprizon. Tamen, eĉ la aŭtoro perdiĝas en la propra labirinto. Kamilo ne estas la bovicduonekskuzo de Eddie, sed nur lia eks(vicduon)kuzo. La prefikso bo- kontraŭdiras la prefikson vic-, kaj la ordo de la prefiksoj ne estas indiferenta. Tamen, la afero estas tiel malsimpla ke la aŭtoro meritas ekskuzon!

Jean-Claude CARACO, Francio