Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Malbona venko

Bedaŭrinde mi devas pravigi Stefan Maul pri lia tezo: “Malbono ĉiam venkas bonon” (MONATO, 2000/12, p. 30). Jen kelkaj pruvoj el Nederlando: 1. En kelkaj lokoj oni ne plu prezentis filmon pri la fama piedpilka teamo Ajax pro la minacoj de huliganoj de la rivala klubo Feyenoord detrui la kinejon. 2. Du membroj de la motorcikla klubo Hells Angels perforte eniris televidan studion, post kiam en programo oni nomis ilian klubon krima organizaĵo. Sub minaco ili devigis la prezentantojn fari pardonpeton antaŭ la mikrofono. Krome ili malbontraktis la prezentantojn, kiuj ĝis nun ne kuraĝis denunci la perfortantojn pro timo de reprezalioj.

Rejna DE JONG, Nederlando