Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Sen subjunktivo

En mia artikolo pri la influo de la hebrea lingvo (MONATO, 200/12, p. 18) mi skribis la jenan frazon: “tiu koincido estas tro neordinara, ke oni atribuus ĝin al hazardo.” La reviziantoj de MONATO ŝanĝis mian ĝustan uzon de la us-modo al “atribuu”. En tia frazo, la franca lingvo (kaj aliaj) uzas la subjunktivon. Sed tiun modon Esperanto ne konas: la u-modo estas nur volitivo, kaj esprimas nur deziron, ordonon aŭ volon. Volitivo estas ĉi tie neakceptebla. Vidu PAG, p. 351. Estas tute normale, ke erarojn la redakcio eventuale korektas, ne ke ĝi aldonas.

André CHERPILLOD, Francio