Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GERMANIO

MMM — Foira magneto en Manhajmo

Fine de aprilo kaj komence de majo 2001 la plej granda regiona foiro en Germanio malfermos denove siajn pordojn. La evento ne estas moderntempa inventaĵo, sed radikas fore en la baroka tempo.

La homoj, kiuj en la jaro 1614 en la mallonge antaŭe fondita urbo Mannheim vizitis la unuan “Mannheimer Mai-Markt” (pro tio la sigelo MMM), la “Manhajman Majan Foiron”, nun, post preskaŭ kvarcent jaroj, ne facile orientiĝus en la evento. Ĝi ne plu okazas meze de la urbo, sed antaŭ ĝi, sur aparta grandega tereno. Ankaŭ prezentado de la tiamaj fakotemoj kiel nutrado, loĝado, transporto kaj distrado, ŝanĝiĝis funde laŭ la aktualaj strukturoj kaj vivomanieroj. Eĉ por nuntempanoj estas ĉiujare renkonteblaj surprizoj kaj mirindaĵoj, ĉar la foiro ne nur proponas kutimaĵojn, sed taksas sin ankaŭ montrejo de la plej aktualaj inventoj kun efemera kaj estonteca signifo.

Dum 11 tagoj, la vizitantojn atendos vendistoj kaj produktoj en tendegoj kaj subĉiele por konsultado kaj rigardado, por tuja aĉeto aŭ mendo post ekzamenado. Estus vane tie ĉi mencii nur la produktogrupojn, ĉar troviĝos preskaŭ ĉiu varo nuntempe vendebla, de la plej eta bezonaĵo ĝis kompleta domo. Aparte fortaj estos la modernaj komunikadaj teknikoj, la turismo kaj ĉiaj motormaŝinoj. Jen vendos unuopuloj en etaj budoj mallongvivajn kuriozaĵojn; tie en pli pompaj haloj reprezentiĝos seriozaj regionaj familiaj entreprenoj; en propraj luksaj prezentsalonoj fieros naciaj kaj internaciaj firmaoj.

Proksimume milionduono da vizitantoj frekventis lastajare la ekspoziciejan terenon kaj ĝuis la etoson. Ankaŭ la komercistoj sentis sin, laŭ enketoj, ĉiurilate tre kontentaj.

Krom la vendiga kaj kontaktiga intenco, la foiro proponos ĉiutage apartan distran programon. Grave rolos en tio la loka “Radio Ĉielarko”, sed ankaŭ regionaj kamparanaj organizaĵoj kun multaj bestoj. Allogos aldone multaj rajdaj kaj kaleŝaj konkursoj. Informeme prezentos sin diversaj oficialaj instancoj de la regiono, specife ankaŭ al la junularo. Apud ili la lando Badeno-Virtenbergo montros abunde siajn diversajn fortojn. Memkompreneble ĉiaj restoracioj servos plurloke al la refreŝiĝo de la gastoj inter la komercaj kaj plezurigaj eventoj.

Vizitantoj, kiuj venos sur propraj radoj al la foirejo — nuntempe ankaŭ el pli foraj regionoj, eĉ eksterlandaj — povos parki sur la tereno de la apuda flughaveno.

La Manhajma Maja Foiro 2001 okazos inter la 28a de aprilo kaj la 8a de majo 2001, ĉiutage ekde la 9a ĝis almenaŭ la 19a horo.

RÖSSLER Franz-Georg