Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Teo sur ... plaĝo

Loĝantoj de la litova havenurbo Klaipeda iun printempan tagon amase direktiĝis al la marbordo por tie kolekti paketojn kun ... teo. Ili asertis, ke la nigra teo bordenĵetita de Balta Maro tre bonodoras kaj bongustas.

La teo disŝutiĝis el unu el 27 konteneroj, kiuj dum ŝtormo deglitis de la ferdeko de ŝipo “Ost Wind” trafikanta sub la standardo de Antigvo-Barbudo el Hamburgo al Klaipeda . Ĝi entute transportis 69 kontenerojn kun nutraĵo kaj vestaĵoj. La ŝarĝo defalis, kiam ĝis la celo restis nur 12 marmejloj. Ventrapido atingis 25 m/s (90 km/h). Pri tio estis avertitaj ĉiuj ŝipestroj. Ĉi-okaze vane.

Naturprotektantoj asertis, ke la disŝutita teherbo ne multe damaĝos la strandon. Ĝi surbordiĝis nur laŭlonge de 150 metroj. Krome, amase venintaj homoj preskaŭ ĉion kolektis. Multaj plastaj teherbaj paketoj bone konserviĝis, tute taŭgis por uzado. Homoj prenis ankaŭ humidajn paketojn — per tiu ĉi teherbo ili intencis sterki plantojn.

LAST

Teo sur bordo senkoste