Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Fumado aŭ sano

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) publikigis donitaĵojn pri fumado.

En la mondo estas 1,1 miliardoj da fumantoj. En la evoluintaj landoj 41 % de la viroj kaj 21 % de la virinoj fumas, en la evoluantaj pli ol 50 % de la viroj kaj 8 % de la virinoj.

En la evoluintaj landoj plenaĝulo averaĝe konsumis en 1980 2800 cigaredojn, en 1990 nur iom malpli: 2400 pecojn. En la evoluantaj landoj estis grava kresko: de 1150 pecoj en 1980 al 2400 pecoj en 1990.

En la mondo nuntempe ĉiujare mortas 3 milionoj da homoj pro fumado, tio estas ses homoj ĉiuminute. Se la nuna tendenco de fumado daŭros plu, en 2020 la nombro de la mortintoj atingos 10 milionojn.

PENG Jianjun