Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

ĈINIO

Kloni grandan pandon

La granda pando (Ailuropoda melanoleuca) estas ĉarma mamulo vivanta libere nur en Ĉinio. Ĝi estas unu el la krize endanĝerigitaj specioj pro sia malmultiĝo jam ĝis ĉ. 1000.

Ensemado

Ekde la 60aj jaroj esploristoj uzis artefaritan ensemadon kaj aliajn metodojn por gravedigi kaj reprodukti la grandan pandon. Ĝis la fino de la 80aj jaroj la sukceso estis malgranda. De la fino de la 80aj jaroj ĝis julio de 1997 Chen Dayuan [ĉen dajuan], konsilisto de la Ĉina Komisiono de Reprodukta Tekniko por la Granda Pando kaj profesoro de la Animala Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj, kun aliaj kolegoj reproduktadis la pandon, uzante la metodon “ambaŭ-seksa regado”, en kiu oni injektas gonadotropinon al pandino por akceli ovolo-maturiĝon, seksardon kaj ovoladon, kaj oni degeligas la frostigitan spermatozoon per nova kultura fluaĵo, por altigi ĝian aktivecon kaj plilongigi ĝian vivtempon. Per la apliko de tiu ĉi metodo 24-foje sukcesis gravedigo kaj naskigo. Tamen ankaŭ per tiu metodo de “ambaŭseksa regado” oni ne povis ĉesigi la malkreskon de la nombro de la pandoj, ĉar la kvanto de spermatozooj kaj ovoloj de pandoj estas limigitaj.

Klonado

Por ĝisfunde solvi la problemon, oni devas urĝe plimultigi la pandojn, kaj la ŝajne plej bona metodo estas uzi klonadon, t.e. senseksan (vegetativan) reproduktan teknikon por “kopii” la pandon.

Oni elprenas unu korpoĉelon el pando kaj enmetas ĝin en senkernigitan ovĉelon de alispeca besto por tiel krei sanan kaj aktivan klonitan pandidon. Tiu ĉi projekto estas unu el la ĉefaj esplorprogramoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Nun Profesoro Chen kaj la grupo gvidata de li jam sukcese kulturis pandan korpoĉelon por klonado, kaj per tiu ili komencis provadon de klonado en septembro de 1998. Oni klopodas prilabori sukcesan klonadmetodon dum la venontaj 3-5 jaroj.

Baze de sukcesaj eksperimentoj protofazaj por kloni blankan raton, leporon kaj bovon, profesoro Chen Dayuan estas memfida pri la klonado de pando. Sed li diris, ke por kloni pandon estas uzata ksenogena (fremdgena) tekniko, kiu estas pli malfacila ol la homogena klonada tekniko, uzita por klonado de ŝafo en Britio kaj de bovo en Japanio. Ĝis nun tiu tekniko havas nenian sukcesan okazon en la mondo.

PENG Jianjun