Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MONAĤEJOJ

Realigita revo de la papo

Antaŭ sep jaroj papo Johano Paŭlo la 2a, vizitante Litovion kaj la Monteton de la Krucoj, restis ravita de tiu krucamasa sanktejo de la litova popolo. Li diris, ke tiun lokon devus vizitadi tuta Eŭropo. Li volis, ke ĉi tie elkresku monaĥejo. Nun la 47-jaraĝa itala arkitekto Nunzio Rimmaudi enkarnigis la revon de papo Johano Paŭlo. Kune kun la antaŭ nelonge forpasinta franciskana arkitekto Angelo Poleselli, apud la Monteto de la Krucoj li projektis franciskanan monaĥejon.

Rimmaudi rakontis, ke ekde la jaro 1990 li kunlaboras kun franciskanaj monaĥoj de la itala provinco Toskanio. En la jaro 1993, post sia vojaĝo al Litovio, vizitante monaĥejon situantan sur la toskana monto La Verna, papo Johano Paŭlo la 2a eldiris sian deziron, ke Monteto de la Krucoj fariĝu altircentro por la tuta Eŭropo. Tiam naskiĝis la ideo konstrui franciskanan monaĥejon kaj tiamaniere kunligi Monteton de la Krucoj en Litovio kun la monto La Verna en Italio. La konstruadon de la monaĥejo en Litovio financis Italio. La budĝeto egalis al du milionoj da usonaj dolaroj. Tio permesis uzi ĉi tie plej altkvalitajn konstrumaterialojn, plej modernajn teknologion kaj ekipaĵojn. En la nova monaĥejo estis instalitaj eĉ kontraŭtertremaj rimedoj, kvankam tio ne estas aktuala en Litovio. La ĉefa detalo, kiu venis el la pasinteco kaj estas tipa por ĉiuj franciskanaj monaĥejoj, estas ĝia interna korto.

La itala arkitekto konfesis, ke probable la monaĥejo apud Monteto de la Krucoj estas lia plej bela verko, en kiun li metis sian tutan koron. Krome, tio estas lia unua verko en Litovio, sed, espereble, ne la lasta. Antaŭ nelonge en la urbo Kretinga estis inaŭgurita dua konstruaĵo, kiun projektis Nunzio Rimmaudi — la monaĥejo de Sankta Klara.

LAST

Monteto de la Krucoj antaŭ la vizito de la Sankta Patro. Statuo konsekrita de Johano Paŭlo la 2a.

La franciskana monaĥejo apud Monteto de la Krucoj.

Tipa detalo de franciskanaj monaĥejoj: interna korto. La itala arkitekto Nunzio Rimmaudi.