Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ALBANIO

Pensiuloj en postkomunisma lando

Profesoro Isa Gorica pristudis la situacion de la 530 000 pensiuloj en Albanio kaj proponis reformojn. Jen resumo de liaj konstatoj. Por faciligi la legadon, la valoroj estas plejofte menciitaj nur en usonaj dolaroj (USD). En decembro 2000 la proksimuma kurzo estis 1 USD = 150 albanaj lekoj.

Plej malaltaj pensioj de Eŭropo

La pensioj en Albanio estas la plej malaltaj en Eŭropo. La averaĝa monata pensio en urboj nuntempe atingas 46 USD. La minimuma pensio, kiun ricevas ĉirkaŭ 136 000 urbaj pensiuloj aŭ 47 % de la tuta nombro en urboj, estas 36 USD. La maksimuma pensio estas 65 USD. Surbaze de tiuj ĉi ciferoj, kaj konsiderante la vivminimumon je 62 USD, ni konkludas, ke 87 % de la urbaj pensiuloj havas enspezojn sub la urba vivminimumo. Ne estas donitaĵoj pri la vivminimumo en vilaĝoj, sed la stato tie estas multe pli mizera.

Por havi pli precizan ideon pri la nivelo de malriĉeco, necesas diskuti pri la reala pensio. Kompare kun la jaro 1989, oni konstatas malpliiĝon. Ĉar la prezoj de la plej bezonataj nutraĵoj (la t.n. korbo) plialtiĝis 26,7-oble, la minimuma pensio de la jaro 2000 laŭ aĉetpovo estas nur ĉirkaŭ 62 % de tiu de la jaro 1989, kvankam la sumo estas pli alta.

Rilato inter kontribuantoj kaj profitantoj

Laŭ oficialaj donitaĵoj tiu rilato estas 1:1, t.e. por unu kontribuanto estas unu profitanto. Tio lasas malmulte da spaco por pligrandigo de pensioj. El observoj dum la jaro 1999 en 31 distriktoj de la lando rezultiĝas, ke la neformala labormerkato (komerco, konstruado, ktp) ne pagas kontribuaĵojn por socialaj asekuroj. Laŭ la Ŝtata Statistika Buroo, el 520 000 memdungitoj en vilaĝoj, pagas la kontribuaĵojn nur 80 000.

Surbaze de la realaj ciferoj de laborantoj, en la jaro 2000 reale devus esti 1,38 milionoj da kontribuantoj en sistemo de socialaj asekuroj, kaj la rilato estu 1 380 000:530 000 aŭ 2,6:1, t.e. por ĉiu profitanto estu 2,6 kontribuantoj.

La prognozo por la jaroj 2005-2010 estas 1 800 000:600 000 aŭ 3:1. Por la jaro 2020 ĝi estas 2 300 000:700 000 aŭ 3,3:1. La kalkuloj baziĝas sur varianto pesimisma, lasante spacon por plialtigo de la kontribua raporto.

Apliko de leĝo el la jaro 1993

La leĝo celas pension je 75 % de la salajro. Aktuale la minimuma pensio estas 50 ĝis 60 % de la averaĝa salajro, do 15 ĝis 25 % tro malalta kompare al la leĝa difino. Tiu granda diferenco povas mildiĝi per la pligrandiĝo de nombro de kontribuantoj.

La malnovaj pensioj

La ŝtata buĝeto por pensioj nun estas 200 milionoj da USD. Oni bezonas pliajn 10 milionojn por estigi du sinsekvajn adaptiĝojn promesitajn de la registaro, kiuj konsistigas nur 15 % de la neenspezitaj kontribuaĵoj el la neformala labormerkato dum la jaro 2000. Estas ja grava devo de la ŝtato, ĉar per la leĝo de 1993, 140 000 pensiuloj estas diskriminaciitaj rilate la tri bazajn kriteriojn: la salajron ricevitan antaŭ pensiiĝo, aĝon kaj labortempon. Ĝuste la grupo pensiiĝinta antaŭ la jaro 1993 pli multe kontribuis en formado de la nacia riĉeco, ĉar tiu grupo deĵoris 48 horojn semajne.

La rajto de pensiuloj je enspezoj pro privatigo

La pensiuloj devas ricevi sian parton el la enspezoj akirataj danke al privatigo, kiel okazis jam en aliaj postkomunismaj landoj. Ekzemple, laŭ leĝo pri privatigo en Makedonio ĉirkaŭ 15 % el la fonduso el privatigo transiras al la fonduso de socialaj asekuroj; en Pollando, Hungario kaj Ĉeĥio tio estas 21 %. Se oni komparas Albanion kun Makedonio, en nia lando la fonduso de socialaj asekuroj devus kromenspezi 80 milionojn da USD, 40 % de la aktuala jara buĝeto por pensioj.

Malpezigo de ŝarĝoj kaj impostoj

Rilate al siaj monataj enspezoj, la pensiuloj estas la plej ŝarĝitaj de impostoj. Krome, por la pomalgrandaj prezoj de la varoj de vasta konsumado, inkluzive transporton, la profitnormo estas 18 ĝis 27 %, kelkoble pli alta ol en la aliaj postkomunismaj landoj. Por ĉiu kWh da elektroenergio, pensiulo devas pagi 0,48 lekojn, kaj por ĉiuj 100 telefonaj impulsoj 2,3 lekojn da aldonvalora imposto. Ĉiuj tiuj ŝarĝoj kaj impostoj okupas 27 % de la averaĝa pensio. Plue, ili pagas stampimpostojn por ĉiu oficiala dokumento, ili pagas jarimposton por televido, por purigado, por nemovebla havaĵo, ktp. Se oni sumas ĉiujn tiujn, la pensiuloj povas uzi nur 70 % de sia pensio por kovri la materialajn, fiziologiajn kaj medicinajn bezonojn dum la lastaj 15 jaroj de sia vivo. Konklude, estus bone, ke la pensiuloj ne pagu tiajn impostojn, kaj la prezoj devas esti regeblaj de la ŝtato.

Pligrandigo de repago de kuraciloj kaj kuracaj servoj

El observitaj 6800 pensiuloj malsanaj dum la jaro 1999, 3000 suferas pro mezgravaj malsanoj de stomako kaj renoj. Laŭ demandiloj, ili elspezas 1300 lekojn monate por kuracado (krom tio kion kompensas la ŝtato). 1200 aliaj suferas pro hipertensio, kormalsano kaj diabeto, elspezante monate 1270 lekojn. 1600 aliaj suferas pro gravaj malsanoj kiel kancero k.s., elspezante 1480 lekojn monate. Tiuj elspezoj okupas 20 ĝis 30 % de la monata pensio, kio estas konsiderinda kaj malpliigas la vivdaŭron. La ministrejo pri kuracado kompilis la listojn de kuraciloj kompensataj surbaze de komerca, neniel sociala vidpunkto.

Bardhyl SELIMI