Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MEDICINO

Juneco ŝrumpinta

Sur la foto maldekstre vi vidas 19-jaran litovon Alvydas Gudeliauskas. Sur la apuda foto, avo kun ŝrumpinta vizaĝo estas la sama Alvydas, 26-jara. La aspekton de kvazaŭ okdekjara maljunulo li akiris dum la tri lastaj jaroj. Hodiaŭ kuracistoj ankoraŭ ne estas certaj, kio kaŭzis lian rapidan maljuniĝon.

Dum la infanaĝo Alvydas ne havis fortan sanon, ofte malsanis. Kiel kvinjarulo li vintre falis en riveron kaj tuj kaptis pneŭmonion. Post kelkaj monatoj la kuracistoj diagnozis tuberkulozon. Dum kvar jaroj oni kuracis lin kontraŭ tiu malsano, kaj fine la kuracistoj konstatis, ke la kuracado estis tro longa kaj la medikamentoj damaĝis la hepaton.

Tuj, do kiam li estis 9-jara, aperis nova diagnozo: aŭtoimuna hepatito. Longe li devis uzi hormonan medikamenton: prednizolonon. La kuracistoj neniam agnoskis, ke la sekvan strangan procezon kaŭzis tiu medikamento. Tamen Alvydas opinias, ke la procezo de maljuniĝo komenciĝis tuj post la ekuzado de prednizolono, do kial supozi, ke damaĝis io alia?

Tuj post la unua dozo li rimarkis etajn ŝrumpojn sur la vizaĝo. Post nova dozo, kiu sekvis post kelkmonata paŭzo, ŝrumpoj iom pli profundiĝis. Sed sur lia foto, kiam 19-jara, la ŝrumpoj estas preskaŭ nerimarkeblaj, kaj same poste, ĝis lia 26-jaraĝo.

Sed tiam li denove malsaniĝis je hepatito. La nova dozo de prednizolono estis tiel granda, ke dum kvin tagoj la aspekto de la junulo fariĝis tiu de okdekjara avo. La vizaĝhaŭto ŝrumpis, la korpo velkis, ĉesis kreski barbo.

La stranga aspekto de la junulo estis enigmo por kuracistoj. Litovaj medicinistoj esprimis supozon, ke Alvydas malsanas je sindromo de Verner. Tio estas malsano, pro kiu junuloj subite komencas maljuniĝi, falas dentoj, kalviĝas kapo, sekvas blindiĝo, ekstrema maldikiĝo, senforteco kaj finfine morto, ĉirkaŭ la aĝo de 30 jaroj. La litovaj doktoroj klare diris tion al Alvydas. Li sentis sin tre deprimita pro la prognozo.

La junan viron kun tiu stranga malsano rimarkis litovaj gazetoj kaj televido. Post la unuaj artikoloj li ricevis dekkelkon da leteroj kun diversaj proponoj kaj receptoj. Ankaŭ amaskomunikiloj en la najbara Rusio multe interesiĝis kaj ofte skribis pri lia kazo. Miloj da leteroj el Rusio invadis la domon de la juna familio. Virino el Ruslando al li skribis, ke en loka preĝejo kuŝas korpo de sanktulo mortinta antaŭ 400 jaroj, tamen tute ne putrinta. Elvenas el la kadavro iu mirakla oleo, per kiu homoj efike kuracas sin de diversaj malsanoj. Ŝi sendis en la koverto peceton da vato trempitan en tiu oleo. Tamen la propono ŝajnis tiom stranga por la familio de Alvydas, ke la juna litovo timis sekvi ĝin.

Alvydas diris ke, se li estus riĉa, li tuj veturus al iu okcidenta kliniko por esplorigi la kialon de sia maljuniĝo, kaj eble tie oni trovus ian metodon de kuracado. Feliĉe, li estis invitita al du programoj de du diversaj televid-kanaloj en Rusio. Post unu el la programoj lin komencis protekti sciencistino, kaj ŝi zorgis pri liaj vizitoj al pluraj klinikoj kaj esplorinstitutoj en Rusio. Alvydas revenis hejmen almenaŭ pli ĝoja, ĉar rusaj spertuloj forte dubis pri la Verner-sindromo. Ili konstatis, ke la organoj de la paciento konvenas al lia biologia aĝo, la problemo estas nur, ke graso ne reteniĝas en la korpo, sed eliras kun la ŝvito. La esploroj ankoraŭ daŭras.

Alvydas konfesis, ke li estas vivanta en senĉesa deprimo kaj streso. Li brulas pro la deziro plej rapide ekscii la ĝustan diagnozon kaj taŭgan metodon de kuracado. Ja por li estas ege grave, ke la samo ne okazu al lia okjara filino. “Se la proceso de la rapida maljuniĝo haltus, mi povus farigi plastion kaj denove ĝui normalan vivon. Nun ĉio estas en la manoj de fakuloj kaj de Dio”, diris la 27-jara viro, kiu nun estas vaste konata pro sia stranga kaj ege rara malsano.

Laimius STRAžNICKAS

Alvydas Gudeliauskas en 1992, kiel 19-jara fraŭlo, kaj en 1999, kvazaŭ 80-jara avo.