Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MEDICINO

Multobla sklerozo — plu mistera

Du novaj esploroj en Lübeck, Germanio, donis novajn konojn pri la kompleksaj procezoj de multobla sklerozo (MS). Esperon ili ne tro vekas, nur iom pli verŝajnigas ian virusan kaŭzecon.

Unu esploro malkovris altan koncentriĝon de Epstein-Barr-virusoj (EBV) ĉe MS-malsanuloj. La alia studo montris kaj komparis la virusan aktivecon de EBV dum unu jaro ĉe pacientoj kun malavantaĝa evoluo (ili jam frue sidas en rulseĝo kaj pene voĉ-parolas) kaj ĉe pacientoj kun leĝera manifestado (eble nur postmorta ekzameno malkovras ke iu suferis de MS).

Surpriza rezulto: 50 elcentoj el la malavantaĝaj pacientoj, sed nur 12 elcentoj de la leĝeraj montris tian aktivecon de EBV. EBV mem eble ne estas malsaniga, certe ne infekta kaj ne heredebla, do la demando pri MS plu restas: kio kaŭzas ke la imuna sistemo lasas tian damaĝiĝon de la korpo? MS plu restas medicina mistero.

M. CZIESLA