Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MAKEDONIO

Monaĥejo “Sankta Naumo”

Ĉe la landlimo de Makedonio al Albanio, sur la suda bordo de Oĥrida Lago, troviĝas monaĥejo “Sankta Naumo”. En la jaro 1925 eksa albana ĉefministro Ahmet Zog donacis tiun monaĥejon al tiama Jugoslavio. Tio estis gesto de rekompenco pro la najbarlanda helpo, donita al li por reakiri la regpotencon fine de decembro 1924 en Tirano.

Hodiaŭ la monaĥejo “Sankta Naumo” estas kvazaŭ Mekko por la ortodoksaj kaj ne-ortodoksaj kristanoj de Albanio kaj Makedonio, kaj ankaŭ de najbaraj landoj. Miloj da turistoj vizitas ĝin ĉiumonate, sed plej multaj venas somere, enkadre de feriado ĉe la bordo de la belega Oĥrida Lago.

Vivo de Sankta Naumo

Naumo naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 830. Li akompanis la fratojn Cirilo kaj Metodio dum ilia misio disvastigi kristanismon en Moravio. En la jaro 868 li pastriĝis en Romo. Post la morto de Cirilo en Romo, Naumo revenis kun Metodio denove al Moravio. Tamen la posta morto de la lasta kaŭzis la ĉesigon de la misio kaj la enprizonigon de Naumo.

En la jaro 886 Naumo, Klimento kaj Angelario transloĝiĝis al la bulgara ĉefurbo Preslav, nord-orienta Bulgario, kie tiam regadis reĝo Boriso. Ili laboris tie kiel ekleziuloj. Intertempe mortis Angelario kaj en lia entombigo partoprenis la reĝo Boriso mem. Fojfoje Klimento petis la reĝon: “Permesu al mi, ke mi kune kun Naumo iru suden, tien, kie ni naskiĝis kaj kie ni volas morti.”

La reĝo venigis nun Klimenton al Kutmiĉevica, regiono en Okcident-Makedonio (tiutempe en Bulgario), kie troviĝis la urboj Ohrid kaj Devoll. En Ohrid la reĝo donacis al li belan feridomon. Reĝo Boriso estigis lin veturanta instruisto cele al plifortigo de la bulgara regpotenco. Dume, Naumon li tenis ĉe si.

Klimento iris komence al Ohrid kaj poste al Devoll. (Oni nun opinias, ke Devoll estas la nuna loĝloko Zvezda en Albanio.) En Devoll Klimento malfermis lernejojn kaj disvastigis la kristanismon slavlingve. Poste li revenis al la bulgara ĉefurbo, kie tiutempe regis reĝo Simeono, filo de Boriso, por kunpreni sian fraton Naumo al Makedonio. La reĝo Simeono permesis. Do, Naumo, interkonsente kun Simeono, fariĝis instruisto en Devoll anstataŭ Klimento. Li laboris tie kelkajn jarojn kaj ĉirkaŭ la jaro 900 iris al Ohrid. En la jaro 905 li ĉesigis la instruadon pro malbona sanstato kaj iris al la loko, kie nun situas la monaĥejo “Sankta Naumo”. Tie li starigis sanktan monumenton dediĉe al la ĉefanĝeloj Miĥaelo kaj Gabrielo. La ekleziulo Naumo mortis en la jaro 910.

Monaĥejo “Sankta Naumo”

Ĉirkaŭ la jaroj 971-972, post detronigo de reĝo Damjano, Triadica (Sofio) fariĝis religia kaj politika ĉefurbo de la bulgaroj. Tie elektiĝis la nova patriarko Germanos. Poste ĉefurbo de bulgaroj sinsekve estiĝis Prespa kaj Ohrid. Tiu lasta, servis por iom da tempo kiel ĉefurbo de reĝo Samuelo kaj poste fariĝis eklezia centro de Okcident-Balkanio, sendependa de la ortodoksa patriarkejo en Konstantinopolo. Tiu ĉefepiskopejo sendependiĝis de Vasilo la Dua, post la falo de Samuelo. En la teritorio de Oĥrida eklezio estis tiam la tuta kamparo de Korĉo kaj areo de Pogradec (ambaŭ nun kuŝas en Albanio). Tio daŭris ĝis la jaro 1707, kiam patriarko Samuelo la Tria prenis ĝin sub sian protektadon. Poste ĝiaj preĝejoj subiĝis al la eklezia ĉefcentro de Voskopojo, Albanio.

La monaĥejo “Sankta Naumo” estas konstruita en la Mezepoko. En la jaro 1664 la urbanoj de Voskopojo elektis Gregoron monaĥejestro kaj ties prizorganto. Li vojaĝis al Hungario kaj kolektis donacojn por la monaĥejo. La ikonostazon ellaboris kaj ornamis Konstantino el Korĉo en la jaro 1711; li ankaŭ pentris la ikonojn. En la jaro 1877 virino Parashçevi Kota [parŝĉevi kota] el Korĉo rekonstruigis la antaŭĉambron. En la jaro 1708 oni konstruis tie hospitalon, kaj en 1818 la tie instalita kuirejo provizis per senpaga nutraĵo ĉiujn gastojn alvenantajn okaze de festotagoj. Iu riĉulo islama el Plasa apud Pogradec, Albanio, fosigis puton ĝis la nivelo de la Oĥrida Lago, kaj jaron poste li konstruigis ankaŭ panejon.

La monaĥejo estis tre fama kaj ŝatata ne nur inter la kristana loĝantaro. Ĝin vizitis ankaŭ islamanoj, kiuj kredis je la mirinda forto de tiu sanktejo. Sur ĝia tereno oni konstruigis domojn por loĝado de gastoj. La domoj ekhavis la nomojn de la konstruistoj, kiuj venis el makedonaj loĝlokoj Bitola, Struga, Ohrid, Resnje, Starova, Pogradec kaj Belice. El vilaĝo Belice venas ankaŭ la nomoj de familioj, kiuj nun loĝas en PogradecNikolla, Jorgoni kaj Topalli.

En la jaro 1865 la monaĥejon “Sankta Naumo” vizitis la tiama aŭstria konsulo J. G. Hann, kiu poste priskribis ĝin jene: “Ĝi estas granda kvarangulo. La surtera etaĝo havas nur etajn fenestrojn en la muroj. En la unua etaĝo estas fenestroj kun lignaj kradoj, kaj en la dua la dormĉambroj havas plurajn fenestrojn. La enirejon fermas pordego kun grandaj seruroj sekuraj. Tra tiu pordego vi eniras en grandan korton, limigitan de la kuirejo kaj aliaj domoj. La monaĥejo estas konstruaĵo kun dikaj muroj.”

En la monaĥejo estis granda ŝranko kun valoraj libroj, sed onidire iu monaĥejestro greka, Dionizio bruligis ĉiujn ĉi trezorojn slavlingvajn.

Nuntempe en la monaĥejo “Sankta Naumo” oni okazigas ĉiujare feston. Ĝi okazas somere, la 3an de julio, ĉar vintre venas kutime malmultaj homoj.

Bardhyl SELIMI

1. Monaĥejo “Sankta Naŭmo”

2. Monaĥeja preĝejo. (Foto: Bardhyl Selimi)

3. Monaĥeja korto kaj domoj. (Foto: Bardhyl Selimi)

4. Ikono “Sankta Naumo kaj Sankta Klimento”, 1711.

5. Ikono “La Dipatrino kun Kristo”, 1711.

6. Mapo de Oĥrida Lago.