Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Geno de memmortigo trovita

Jam delonge la sciencistoj esploras la rilaton inter genoj kaj memmortigo, sed neniu pruvis, ke iu speciala peco de homa DNA pliigas la danĝeron de memmortigo, kvankam oni jam trovis iujn familiojn kun memmortiga inklino. Lastatempe britaj sciencistoj dum esplorado trovis, ke al memmortigantoj mankas la cerba kemia substanco nomata serotonino aŭ 5-HT (5-hidroksitriptamino), kaj ties nivelon regulas iu speciala enzimo. Certa speciala geno regas la produktadon de la enzimo. Do la homoj kun tiu geno pli inklinas al memmortigo, ol la aliaj. Tamen, la sciencistoj emfazas, ke homoj kun tiu geno ne nepre faros memmortigon, ĉar multaj aliaj faktoroj influas la danĝeron de sinmortigo. Ankaŭ homoj sen tiu geno eble faros suicidon pro ekscesa drinkado, psika konfuzo kaj malfacilaĵoj dum la vivo.

Ankaŭ en Usono la sciencistoj faris saman esploradon kaj opinias, ke por la homoj, kiuj montras emon al memmortigo, efektive la probablo de memmortigo estas ĉ. 55 %. Nuntempe jam kelkaj medikamentoj povas altigi la nivelon de 5-HT, t.e. oni povas uzi medikamentojn por preventi memmortigon en iuj homoj. Tio tamen bezonas profundan, daŭran esploradon.

PENG Juan