Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Paranoja reago

Iu PS recenzis mian Neniu ajn papilio (MONATO, 2001/1, p. 31), klare antaŭsentante, ke mi, kiel aliaj “bonaj aŭtoroj” (la citiloj malhelpas, ke mi tro orgojlu), reagos paranoje al lia ruĝa krajono. Se PS ĉiam recenzas kun tia supereca lernejestra aplombo, tia reago estas facile komprenebla. Fakte mi ĝis nun neniam reagis al recenzo, sed mi pli profitis, mi kredas, de kritikoj ol de laŭdoj. Sed mi esperas, ke mia ĉi-foja respondo instigos legantojn mem kontroli, ĉu mi aŭ PS pli pravas.

Pli ol duono de la tre longa recenzo temas pri “fuŝoj”. Mi tre mallonge aludu al miaj propraj “fuŝoj”. Jes, mi pekas kontraŭ ŝulcaj principoj: la anglo Mark ne iĝas Marko, kaj la germana Ulrike ne estas Ulrikino, kaj nek li nek ŝi ricevas beligan akuzativan -on. Anglismoj? Germanismoj? PS asertas, sed donas eĉ ne unu ekzemplon. Pardonu, eble li atingas duonpoenton per la “blanka mensogo”. Nepravigitaj poeziaj neologismoj? Eĉ ne unu ekzemplo citita. Jes, mi provis redoni la efikon de “dialektoj” de la germana parolata de malkleraj slavoj. Dum kelkaj jaroj mi, germanisto, intime observis tiajn “dialektojn”, kaj slava legantino ĵus gratulis min pri la trafeco de mia provo. Ĉu PS havas tiukampajn spertojn, mi ne scias: refoje li asertas “plenan fiaskon”, sed donas neniun ekzemplon. Jes, estas ludeto, en kiu la rakontanta “mi” foje zigzagas inter la iama Mark kaj la nuna “editoro” sed kun tiom da kuntekstaj indikoj, ke mi taksas, ke meze inteligenta leganto bezonas kvin sekundojn por orientiĝi.

Kial mi malice skribas pri PS, kiam la homo elektas nomi sin Pejno Simono? Nu jes, mi respektas lian rajton fari tion, sed mi miras, ke en recenzo nekutime longa li tute prisilentas mian nomon. Eble li punas min pro tio, ke mi lasas ĝin en la formo heredita de miaj gepatroj.

Sed ĉefe kolerigas min la bombasta, vunda galŝprucigo kontraŭ Herbert Mayer, la eldonisto. Jes, estas tre bedaŭrinde, ke multe da majusklaj “K” minuskliĝis. Nur unu persono bedaŭras tion pli ol mi: Herbert. Konstatinte tiun eraron, la bonkorulo pripensis detrui la tutan stokon kaj represi. Ĉar li jam oferas multe da mono por subteni nian literaturon, mi persvadis lin ne fari tion: leganto facile orientiĝas, kaj la eraro ne stumbligas, mi kredas. Mi volas nur publike danki Herbert kaj nian grafikiston Miguel pro la plaĉa aspekto de la libro.

Trevor STEELE, Litovio

N.d.l.r.: La libro Neniu ajn papilio de Trevor Steele haveblas en la libroservo de FEL (retbutiko.esperanto.be) kontraŭ EUR 16,50 + sendokostoj.