Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

REAGO

Insultoj, misinformoj kaj malveroj

Al la eseo de Bardhyl Selimi pri Kosovo aperinta en la januara numero de MONATO — “Vojaĝimpresoj, somero 2000” — reagis per letero K. Eckstädt. Jen — en iom koncizigita formo — la komentoj de la aŭtoro:

La eseo insultas la serban popolon kaj plenas je misinformoj. Ĝi komenciĝas per frazo en la stilo de stalinisma ĵurnalismo: “De antaŭ unu jaro Kosovo estas senvize malfermita por ĉiuj albanoj. Tion ebligis la heroeca milito de la tieaj albanoj mem.” Eble s-ro Selimi povas diri, kiam jugoslavoj povis eniri senvize Albanion. Ĝuste estas, ke albanoj ne povis eniri Jugoslavion, kaj ke jugoslavoj ne povis eniri Albanion.

Rilate la fotojn: videblas la detruita Hadumo-moskeo en Djakovica, kiun la aŭtoro erare nomas Gjakova. Ĉiu, kiu ne konas la situacion en Kosovo, devas pensi, ke serboj estas barbaroj, kiuj moskeojn detruis, kaj ke albanoj estas toleremaj. La aŭtoro ne diras, ke en Kosovo albanoj detruis pli ol cent ortodoksajn preĝejojn kaj timigis monaĥinojn, tiel ke tiuj ne kuraĝis surkampe labori.

La unua urbo, kiun priskribas la aŭtoro, estas Prizren. Li skribas: “La urbo enhavas, krom la albana plimulto, ankaŭ civitanojn de aliaj etnoj, sed la serboj preferas vivi aparte.” Fakte, kvankam laŭ s-ro Selimi albanoj estas toleremaj, ili preferas esti protektataj 24 horojn diurne kaj ili preferas gardi sian preĝejon — la Madona-preĝejo “Bogorodica Ljeviška”, konstruita en 1306-07 kaj grava monumento de bizanca arkitektura stilo. Ĉu mirigas, ke serboj deziras gardi ĝin?

Vera absurdaĵo

Survoje al Priština la aŭtoro vidas rubon flanke de la strato. Laŭ busŝoforo: “Oni faras tion intence ĉar rusoj militservas ĉi tie. Vera absurdaĵo! Tio estas nia tero, la tero de albanoj, do ĝi estas konservenda de ni mem tre pura!” Ĉu tiu ĉi tero estas nur tero de albanoj? Kie estas la tero de serboj? Ilia tero estas forprenita antaŭ multaj jaroj. Se serboj rifuzis vendi (t.e. fordoni) sian teron al albanoj, ili devis fuĝi. Poste en okcidenteŭropaj amaskomunikiloj oni raportis, ke en Kosovo loĝas ĝis 90% albanoj.” Neniu demandis, kial forestas serboj kaj montenegranoj.

S-ro Selimi notas, ke “Kosovo estas je la nodo, kie interplektiĝas ... interesoj” (i.a. de Jugoslavio, Francio, Grekio, Italio, de 15 landoj de NATO, ktp). Sed kiaj interesoj? Estus interese scii. Ĉu NATO ricevis tiamaniere regionon, de kie ekbombi aliajn landojn? Kaj la aŭtoro ne mencias la interesojn de Albanio, kiu avidas la ercojn de Kosovo.

S-ro Demaçi, menciita en la eseo, estas saĝa kapo. Li ne deziras la universitaton en Tetovo, ĉar “tiuokaze oni devas sekvi la programojn makedonajn.” La jugoslava registaro grave eraris en la 60aj jaroj. Ĝi malfermis universitaton en Priština, kie oni povis studi ankaŭ albanlingve. Presi librojn por malmulte da studentoj multekostis kaj la registaro permesis venigi librojn el Albanio. Tiel oni importis propagandon kontraŭ Jugoslavio.

Tri fingroj

Kiel oni propagandas, bone montras la aŭtoro. Li uzas eĉ naturbelaĵojn por misfamigi serbojn. “Ie ni vidis kristalon je formo de du fingregoj, al kiu serboj detranĉis unu el la fingregoj. Certe, se estus tri fingroj (serba simbolo) ... ili restus nedamaĝitaj. Tiel serboj agis ankaŭ kun alia kristalo, je formo de la agloflugilo.” Facile direblas, ke tion faris serboj. Sed la aŭtoro eble ne scias, ke dukapa blanka aglo estis simbolo de multaj serbaj reĝoj kaj ankaŭ de caro Dušan. Do kial tiel agus serboj?

Pri la preĝejo de Sultano Murat la Unua: ĝi ne estas preĝejo sed maŭzoleo. Ĝi estas konstruita tuj post la batalo de Kosovo-Kampo, pri kiu la aŭtoro albane fabelas. Ĉe li Miloš Obilic estas albano el albana vilaĝo Kopiliq. La vilaĝo estis Kobilic: kobila estas serba esprimo por ĉevalino. Krome, Miloš estis neniam albana nomo (aŭ ĉu la aŭtoro kredas, ke ankaŭ Slobodan Milošević estas albano?). Miloš Obilic estis serba nobelo, egale ĉu tio plaĉas al albanoj aŭ ne.

S-ro Selimi skribas, ke necesas korekti serbalingvajn surskribojn sur la monumento al la batalo de Kosovo-Kampo por montri la veron. La aŭtoro mem devas lerni skribi la veron. Tion farinte, li ne skribos pri serboj nur kiel krimuloj kaj pri albanoj nur toleremaj kaj laboremaj. Albanoj estas tre laboremaj, sed ĉu toleremaj?

S-ro Selimi skribas pri grandaj monsumoj. Li parolas pri poŝtoficisto, kiu devis pagi 50 000 germanajn markojn por sia vivo. De kie havis simpla poŝtoficisto tiom da mono? Germana poŝtoficisto certe ne havus tiom. Mi ne volas diri, ke tio ne estas vero: sed ankaŭ s-ro Selimi ne scias, ĉu tio estas vero. Li skribas, kion oni rakontis al li — kaj al li tio sufiĉas.

Terorista organizaĵo

Mi jam parolis pri serba propagando — sed ĉu albanoj neniam propagandas? La aŭtoro mem respondas al ĉi demando. Li skribas pri fianĉo, kiu vagis de unu domo al la alia, helpante malfortulojn kaj membrojn de la UĈK. Kiam serboj mortpafis membron de ĉi terorista organizaĵo, albanoj diris, ke la mortigito estas civilulo. Tio estis ankaŭ propagando — ilia propagando.

Mi intence skribis “terorista organizaĵo”. Al mi ne estas klare, kial okcidenteŭropaj amaskomunikiloj nomas UĈK-on armeo, sed IRA-on (en Irlando) kaj ETA-on (en Hispanio/Eŭskio) teroristaj organizaĵoj. Sen IRA ne ekzistus hodiaŭa lrlando. Aŭ ĉu ili estas teroristoj, ĉar ili batalas por sendependeco en landoj apartenantaj al EU?

Se raportistoj deziras esti objektivaj, ili devas respekti aliajn opiniojn. Jam sufiĉas la multaj artikoloj en MONATO kontraŭ serboj. Ofte, ilin legante, mi koleris. Koncerne la artikolon de s-ro Selimi, mi tamen preskaŭ ridis pro la multaj malveroj. Verdire la reputacio de MONATO devigas pli bone legi ricevitajn manuskriptojn.

K. ECKSTÄDT