Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KONGO

Kiu lin murdis?

Malgraŭ asertoj, ke la prezidanto de la Demokrata Respubliko Kongo, Laŭrenco Kabila, estis murdita en januaro de unu el siaj gardistoj, ankoraŭ cirkulas diversaj teorioj pri la vero. Multaj kredas, ke Kabila estis viktimo aŭ de okcidentaj potencoj, avidaj je diamantoj en Kongo, aŭ de armeanoj de Ruando, Ugando kaj Burundio, kiuj subtenas ribelulojn en la norda kaj orienta partoj de Kongo.

Kabila, kiu fariĝis prezidanto en 1997, postlasas ŝtaton dividitan pro milito. Eĉ spite de la milito, Kabila rifuzis esperi pri helpo el Okcidento, dirante, ke civitanoj en Kongo devas mem solvi siajn problemojn. Pro tio multaj taksis lin patrioto, kiu luktas kontraŭ imperiismo kaj la superpotenco de Okcidento. Rezulte li estis enterigata kun granda honoro ĉe la parlamentejo, simbolo de la sendependeco de Kongo. Ĉeestis la enterigon prezidantoj el ses afrikaj ŝtatoj: Angolo, Zimbabvo, Zambio, Sudano, Namibio kaj Malio.

Ruinigis

Multaj tamen konsideris lin diktatoro, kiu kreis armeon konsistantan el 600 000 homoj, kaj kiu ekonomie ruinigis la landon, aĉetante interalie milit-aviadilojn. Nun regas malcerto pri la estonteco: pro manko de konstituciaj aranĝoj elektis politikistoj kaj armeanoj la 29-jaran filon de Kabila, Jozefo, prezidanto.

Provizora parlamento, deklarinte la patron nacia heroo, akceptis la filon kiel prezidanton. Opozicianoj tamen hezitis agnoski la rajtojn de Jozefo, argumentante, ke en Kongo ne regas principo de hereda monarĥio.

Zandandu Ntomono ZOLA / pg