Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

SOCIA JUSTECO

Eblas alia mondo

Kun la devizo “Eblas alia mondo” okazis fine de januaro en Porto Alegre, Brazilo, forumo por konsideri kiel elmondigi malriĉecon, militojn kaj maljustecon. Partoprenis 3000 delegitoj kaj miloj da aktivuloj el pli ol 120 landoj. Ĉi tiu socia forumo kontraŭstaris ekonomian forumon okazantan samtempe en Davos, Svisio.

Grava programero de la forumo estis televida konferenco inter forumistoj en Davos kaj en Porto Alegre. Oni akre debatis: Hebe Bonafini el Argentino argumentis, ke kapitalistoj respondecas pri la morto de milionoj da personoj tra la mondo, ekz. en Afriko, kie bankistoj finance apogas koruptajn registarojn kaj eĉ ŝtat-renversojn.

Utopieco

Tiuj en Davos multe kritikis la utopiecon de socia justeco, sed finfine devis prezenti sian ekonomian forumon ankaŭ kiel vehiklon de justeco. Tamen statistikoj montras, ke kapitalismo maljustas: en Brazilo la jara nacia buĝeto garantias 72 miliardojn da dolaroj por pagi eksternajn ŝuldojn kaj nur 7 miliardojn por instruado. Plue, la tri plej riĉaj usonanoj havas pli da mono ol 10 % de la tuta homaro.

Diskutataj en Porto Alegre estis ankaŭ i.a. kiel konstrui produktsistemon por ĉiuj; kian internacian komercon oni volas; kiel universaligi homajn rajtojn kaj garantii ekonomiajn riĉecojn; kiel konstrui elteneblajn urbojn; kiel garantii kulturan identecon; kiaj estas la fundamentoj de la demokratio kaj kiamaniere demokratiigi mondan povon.

Kritikoj

Sed al la forumo ne mankis kritikoj: la brazila registaro kontraŭis la financan subtenadon de la forumo flanke de la provinca registaro, kiu elspezis entute 470 mil dolarojn. La nacia registaro prisilentis la fakton, ke ĝi elspezis naŭ milionojn da dolaroj por esti reprezentata ĉe ekspozicio en Hanovro, Germanio, kiu nenian profiton rikoltis.

Okazis la forumo en Porto Alegre, ĉar tie antaŭ 12 jaroj oni lanĉis t.n. partoprenan buĝeton nun adoptitan en ĉ. 200 urboj en Brazilo. Tiel civitanoj rajtas elekti servojn kaj investojn realigotajn de la magistrato por plibonigi la vivon de la plej malriĉaj tavoloj de la socio.

La forumo komenciĝis per “marŝo kontraŭ novliberalismo kaj por la vivo” tra la urbocentro. Invadita estis usona manĝejo: la provinca registaro provis ŝanĝi la itineron de la marŝantoj por protekti kaj la manĝejon kaj hispanan bankon. Okazis ankaŭ koncerto.

José A. PACHECO