Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Paranoja reago (2)

La rubriko “libroj” sinkas. Post vera juvelo pri la lasta poemaro de Neves, ŝajne verkita de kunlaborinto de La Esperantisto, MONATO sukcesis superi sin per neimagebla komentario pri “Neniu ajn papilio” (MONATO, 2001/1, p. 31). Tuj okulfrapas la nekompetenteco de la recenzinto pro lia nula kono de la antaŭa verkaro de Steele kaj, sekve, de la nuntempa Esperanto-prozo. Krom tio, se la ulo plenigas duonon de sia komentario pri majuskligoj, vorto-divido kaj (post pli ol 120 jaroj da Esperanto!) taksas eraro neesperantigi ĉiujn proprajn nomojn, oni demandas sin, kial la koncerna redaktoro ne forbalais almenaŭ ĉi duonon. La alia duono almenaŭ taŭgus por loka bulteneto, sed por unu el la ĉefaj gazetoj nialingvaj, ĝi estas skandale subnivela.

Hèctor ALÕS I FONT, Katalunio