Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La erotiko de desegnado

Mi staras ĉe stablo en figurdesegno-grupo. Ĉiuflanke estas aliaj homoj, ankaŭ ĉe stabloj, kaj en la centro de la ĉambro estas nuda virino, kuŝanta sur sia maldekstra flanko sur granda tuko, drapirita super la planko. Ŝia maldekstra kruro, kiu enfaldiĝas sub ŝian dekstran femuron, antaŭvenas ete, kaj ŝia levita dekstra brako kuŝas trans la flanko de ŝia kapo. Malfermokula, ŝia vizaĝo turniĝas je kelkaj gradoj al la planko.

Post kiam mi skize indikas bazajn proporciojn de la pozo, mi lasas vagi mian atenton trans ŝian formon, serĉante interesaĵojn. La ombroj de du proksimaj lampoj donas belan akrecon al la randoj, feliĉe sen severeco. Per okuloj kaj krajono mi malrapide kaj delikate sekvas sur papero la supran konturon de ŝia femuro. La malsupra konturo, ete platiĝante, montras la kontraston inter mola, elasta karno kaj la pli malmola, tukkovrita planko.

Mia atento moviĝas transe al la delikate rondiĝinta ventro de la modelo. Hodiaŭa korpmodo deklaras, ke tiu parto de virina korpo devas esti absolute plata; sed reala virino, ekzemple la individuo antaŭ mi, havas ventron, kiu ŝveletas. Subtilaj ŝanĝoj de tono, anstataŭ akraj randoj, nun difinas la formon. Por priskribi la supraĵon, kiam ĝi iras antaŭen kaj malantaŭen, mi devas teni mian krajonon kline, preskaŭ horizontale, kaj premi ĝin tre malforte. En mia imago, ĉiu tanĝa tuŝo de la grafito tiklas la karnon de la modelo, karno, kiu tremetas sub miaj fingroj. Kiel la modelo kaj la desegnaĵo kunfandiĝas, tiel kunfandiĝas ankaŭ miaj okuloj kaj mia desegnomano.

Se oni diras al vi, ke desegni nudan modelon estas tute ne-erotika, ne kredu onin. Fakte, desegni kukurbon aŭ monton aŭ nebulon estas ankaŭ seksa, kvankam la ligo ne estas tiel evidenta. Estas baze du kialoj, kial desegnado estas esence erotika. La unua estas la trifoja sensa ligo inter mano (kaj ĝia etendaĵo, la desegnilo), papero kaj objekto de la desegnaĵo. En neniu alia du-dimensia arto estas la tuŝa elemento tiel forta kaj tuja. La fakto, ke unu el la plej oftaj temoj de desegno estas la nuda homa korpo, nur plifortigas tion. La dua kialo estas historia. La kresko de desegnado kiel memstara arto en la Okcidento koincidas kun movo en socio de publika al privata vivo. Mezepoke, multaj agadoj, kiujn oni nun nur faras private, oni faris ekstere kaj plenvideble. Ripetiĝanta temo en desegnaĵoj de longa tempo estis ĉiutagaj, privataj agadoj, principe lavado de korpo aŭ hararo. Kvankam la francaj impresionistoj kiel Degas fine faris ĉi tian temon akceptinda, ĝi establiĝis depost la 16a jarcento (ĝi estis jam akceptinda en la japanaj pentrarto kaj presbildarto ekde almenaŭ la 17a jarcento). Rigardi tiajn desegnaĵojn similas al spioni fremdulojn. Ni povas senti amorspektemulan ekscitvibron, eĉ se la agadon, kiun ni rigardas, estas tute ne-seksa.

Reiru ni al la nuda modelo en la ĉambro. Kian rezulton havas ŝia forrigardo de mi, kiam mi desegnas ŝin? Mi scivolas: ĉu ŝi konscias, ke mi, persone, fiksrigardas ŝian nudecon? Krome, se ŝi ja konscias, ĉu ŝi ĝin ĝuas? Aliflanke, se ŝi ne konscias, ĉu mi perfortas ŝin per tio, ke mi ŝtelas ŝian privatecon? Ĉi tiu necerto, anstataŭ maltrankviligi min, kreas ravan juketon en mi.

Ne estas sekreto, ke figur-desegnado estas tre malnatura agado. Ĝi havas bone establitajn regulojn, plejmulte nefiksitajn, plejmulte eĉ ĝenerale nediritajn. Kiel desegnisto, mi ne devus pensi pri la modelo, kiel mi ĵus faris. Anstataŭe, mi devus pensi pri ŝi kiel pri formo studota, kiel pri aro de surfacoj kaj tonoj, same kiel kukurbo estas aro de surfacoj kaj tonoj. Siaflanke ankaŭ la modelo devus pensi pri si tiumaniere. Do, ŝi devas efektive forlasi sian korpon kaj detranĉi sin de la ĉambra realeco, en kiu ŝi estas. La plej facila metodo por tio estas forrigardi, eble eĉ fermi la okulojn, kaj revi. Ĉi tiuj devigitaj kondutoj kaj sintenoj espereble maldanĝerigos la eblan embarason de tiel nenormala situacio. Nu, ĉu vi neniam sentis panikon en publika ejo, kiam persono sidanta kontraŭ vi, en kies vizaĝo vi trovis intereson, subite reciprokas vian fiksrigardon. Kion vi faras? Ridetas reen? Ne, vi rapidege forrigardas kaj esperas, ke la alia persono ne komprenas, ke vi fiksrigardis. Kiom pli embarase, se la alia persono estus nuda!

Kondiĉe, ke la modelo ne rerigardas min, kiam mi rigardas ŝin, estas en ordo. Nu, ŝi estas nur objekto, ĉu ne? Tiel esprimita, desegnado ŝajnas iom malpersoneca kaj malnobliganta. Fakte, la historio de arto havas multajn ekzemplojn de nud-desegnaĵo, en kiu artisto traktis modelon tute kiel objekton. Multe da tiuj desegnaĵoj estas teknike bonegaj kaj certe notindaj. Tamen, profunde, ni scias, ke io mankas: tiu sento, ke ni renkontas varman, spirantan personon. Unu artisto, kiu sukcese superis tion, kiu desegnis kaj la personecon kaj la korpon, estis Rembrandt. Estas ĉi tiu kapablo, kiu konvinkas min — kaj kelkajn art-historiistojn — ke Bildo 1, oficiale atribuita al la “Skolo de Rembrandt” estas fakte verko de la majstro mem.

Do, ĉu modeloj iam ajn rerigardas la artistojn, kiuj ilin desegnis? Antaŭ ol mi respondos, ni pripensu “molan” pornografion. Estas interese, ke gazetoj por viroj multe uzas la reciprokan rigardon de la modelo kiel rigardon de “venu-kaj-prenu-min”. Tie, la modelo rigardas rekte al la fotilo, kun lipoj paŭtaj aŭ iomete disaj, kun pozo indikanta ŝian malfermecon kaj tujan haveblecon. Nu, kio pri arto? Jes, artistoj ankaŭ efike uzis la reciprokan rigardon. Unu fama ekzemplo estas “Le déjeuner sur l’herbe” (La manĝo sur la herbejo) fare de Manet (prepara skizo montrita en Bildo 2). Notu la nudan virinon en la mezo de ĉi tiu bildo. Ŝia rigardo ne estas “venu-kaj-prenu-min”, sed “kion-vi-rigardas?”. Ĝi estas rigardo de defio anstataŭ pasiveco, de provoko anstataŭ havebleco. Grava, kroma elemento en ĉi tiu verkaĵo estas la fakto, ke, kvankam la virino estas nuda, ŝiaj viraj kunuloj estas vestitaj. Tio implicas, ke ŝi ne estas pagana diino aŭ nimfo, kio farus ŝin akceptinda por ĝentila socio, sed verŝajne prostituitino. (Interese, la vorto “pornografio” originas el la greklingvaj vortoj, kiuj signifas “prostituitoj” kaj “skribado”.)

Mia desegnaĵo progresas sufiĉe bone, laŭ mi; ĝi disvolvas sian propran vivon. Kiam mi komencis, mi havis preskaŭ respektegan rilaton al la modelo. Tamen nun mi bedaŭras, ke mi iĝas nefidela amanto. Mi trovis alian objekton de mia atento por konkuri kun ŝi: mian propran desegnaĵon. Finfine estas la desegnaĵo, kiu informos min, kiam ĝi estas finita, ne la modelo.

Mi devas zorgi, ke mi ne troŝarĝas la bildon. Ĝis certa momento, ĉiu aldona signo faras la erotikan procezon de desegnado pli facile videbla; post tiu momento, ĉiu aldona signo faras ĝin pli malfacila. Estas tre delikata afero.

Jonathan COOPER

Skolo de Rembrandt, “Sidanta nudulino”. Nigra kreto, korektita per blanka, 16,2 x 12,3 cm. Museum Boijmans Van Beuningen, Rotterdam, Nederlando.

Edouard Manet, “La manĝo sur la herbejo” 1862-63. Krajono, akvarelo, plumo kaj inko, 37 x 46,8 cm. The Ashmolean Museum, Oxford, Britio