Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KOLEKTADO

Alumetetikedoj

La kolektado de alumetetikedoj estas, se eblas tiel diri, unu el la plej malnovaj specoj de kolektado. Oni komencis kolekti alumetetikedojn ankoraŭ en la 30aj jaroj de la 19a jarcento, kiam aperis la unuaj alumetskatoloj — do, pli frue ol la apero de la unua poŝtmarko.

Pri la inventinto de alumetoj oni plu diskutas. Oni ne povas indiki eĉ la ĝustan jaron, kiam unue aperis alumetoj. Estas menciataj tute diversaj datoj — ekde 1805 ĝis 1930.

Tamen la aŭtoron oni povas nomi: en la hungara literaturo kiel inventinto de la alumetoj estas indikata János Irinyi [janoŝ írini]; en la franca — Charles Sauria [ŝarl sorja], en la angla — John Walker [ĝon ŭoka], kaj en la germana — Jakob Friedrich Kammerer.

Oni nomis tute diverse la unuajn alumetojn — lucifer: portanta lumon), congreve (laŭ la nomo de William Congreve [ujljam kongriv], konstruisto de militraketoj, kiu okupiĝis ankaŭ pri alumetinventado). En Britio ankaŭ estis uzata la nomo match [maĉ] (flamigilo). En Nederlando ankaŭ nun oni nomas la alumetojn lucifer. Nur multe pli malfrue oni komencis uzi la nomon “alumetoj”.

Historio de la alumetoj

Kiu tamen estas inventinto de la lignaj stangetoj kun ŝmirita kapo, ekbrulantaj per frotado? Britaj fontoj certigas la aperon de la unuaj alumetoj en la jaro 1826. Ili estis inventitaj de farmaciisto John Walker el Stockton-on-Tees [stoktan on tiz]. Kiel brulsubstancon por ŝmiri la alumetkapojn li uzis facile ekbrulantan flavan fosforon.

La saman vojon uzis ankaŭ aliaj inventistoj. La fosforaj alumetoj tuj disvastiĝis vaste. Oni fondis fabrikojn por ties produktado. Sed la fosfor-alumetoj havis tre gravan mankon. Ili ekbrulis per la frotado sur iu ajn supraĵo, ankaŭ unu sur la alia. Pro tio oftis diversaj incendioj. Krome, la flava fosforo malbone influis al la sanstato de la laboristoj en alumetfabrikoj. Kemiistoj daŭrigis la serĉadon je malpli danĝeraj kemiaj ŝmiraĵoj por la alumetkapoj. “Sendanĝerajn” alumetojn, proksimume similajn al la nuntempaj, unue prezentis svedaj fabrikantoj, fratoj Lundström, dum la pariza mondekspozicio en 1855.

La ŝmiraĵon por “sendanĝeraj” alumetoj inventis germana kemiisto Rudolf Betger. La alumetoj ekbrulis nur per premŝovado sur speciale produktita supraĵo. La produktaĵo de la fratoj Lundström estis honorita en la menciita mondekspozicio per arĝenta medalo. Ekde tiam tra la mondo disvastiĝis la “sendanĝeraj” alumetoj, kaj ĉie ili estis nomataj la “svedaj”.

Ankaŭ en Rusio en la 19a jarcento aperis alumetoj. Ivan Ĉurilov fondis la unuan fabrikon por produktado de fosforaj alumetoj en la jaro 1837 apud Sankt-Peterburgo. Poste alumetfabrikoj estis konstruitaj en aliaj lokoj, riĉaj je lignaĵo. Kvin jarojn poste tiuj fabrikoj estis naŭ.

Fine de la jarcento plimultiĝis la kvanto de la fabrikoj produktantaj alumetojn. Ekzemple en Rusio en 1865 alumetojn produktis 73 fabrikoj, en 1870 – 158, en 1875 – 223, en 1887 – 360. Sed la senkompata konkurado kaŭzis la likvidon de multaj fabrikoj, kaj ĉirkaŭ 1900 en Rusio nur 130 fabrikoj plu produktis alumetojn.

Estas ankaŭ interese, ke la “sendanĝerajn” alumetojn en Rusio oni komencis produkti nur post la jaro 1880. Kamparano V.A. Lapŝin, longan tempon vendanta alumetojn, iumaniere trafis Svedion. Tie li konatiĝis kun la sekretoj de produktado de “sendanĝeraj” (“svedaj”) alumetoj. Post sia reveno al Rusio li konstruigis fabrikon en vilaĝo Ĥotilovo, Novgoroda gubernio. Tre baldaŭ li estigis tie sep fabrikojn.

Por la produktado de “sendanĝeraj” alumetoj estis bezonata multe da mono. Pro tio ankoraŭ longe la fosforaj alumetoj estis preferataj kompare kun la “sendanĝeraj”. Tamen, iompostiome la produktado de la lastaj malpliiĝis kaj plene haltis ĉirkaŭ la jaro 1914.

Alumetskatolaj etikedoj

Ĉiu fabrikanto volis iumaniere interesigi la aĉetantojn pri siaj produktaĵoj, ne nur per la bona kvalito. Tiurilate ankaŭ la belaspekto de alumetskatoloj ludis certan rolon. Krom kutimaj rektangulaj alumetskatoloj estis produktataj ankaŭ rondaj kaj aliformaj. Por allogi la aĉetantojn oni elpensis la produktadon de seriaj etikedoj por alumetskatoloj, prezentantaj certan ideon. En 1853 unuafoje fabriko en Jönköping, Svedio, produktis serion da etikedoj kun 30 pejzaĝoj. Poste la etikedoj el la sama serio estis numeritaj.

Tre popularaj estis la serioj kun pentraĵoj de naciaj kostumoj; kun portretoj de hindaj maharaĝoj, reĝfamilianoj, diversaj armeestroj; kun miniaturaj reproduktaĵoj de mondfamaj pentraĵoj de Duerer, Rembrandt, Raffael kaj aliaj. Ofte videblis tiutempe etikedoj kun tri objektoj: tri rozoj, tri huf-feroj, tri birdoj, ktp. La senco estis jena: en la 90aj jaroj (de la 19a jarcento) la sveda fabriko “JWT” proponis alumetskatolon kun etikedoj “Tri steloj”. Ili rapide disvastiĝis tra la tuta mondo kiel la plej bonkvalitaj. Poste ankaŭ aliaj fabrikoj lanĉis etikedojn kun tri objektoj por plibonigi la vendojn de siaj produktaĵoj. Iompostiome, sendepende de la landoj, kie ili troviĝis, la alumetfabrikoj estis monopoligitaj. Pro tio eksimilis ankaŭ la etikedoj de alumetskatoloj. Videblis tute identaj anglaj, svedaj, aŭstriaj etikedoj, kiuj diferencis nur pro la mencio de koncerna lando (post la surskribo pri deveno “MADE IN...”). Unutipajn etikedojn oni produktis por la alumetskatoloj en Ĉeĥoslovakio. La samon oni faris ankaŭ en Pollando kaj Sovetio.

Kolektoj de alumetetikedoj

Kaj fine pri la kolektantoj. En la mondo estas tre multaj kolektantoj de alumetetikedoj. En la rusa lingvo (eble ankaŭ simile en aliaj) ili estas nomataj filumenisti (el la greka fileo = ŝati, el la latina lumen = lumo, kun sufikso IST kaj I finaĵo de pluralo).

Eble por multaj estos interese ekscii, ke inter la grandega amaso de la alumetetiked-kolektantoj estas ankaŭ famekonataj personoj — reĝo de Siamo Ĉulalongkorne (kiu apenaŭ ne trafis sub aŭton, ĵetinte sin por preni alumetskatolon), nederlanda reĝino Wilhelmina, usona prezidento F. Roosevelt [ruzvelt] kaj aliaj.

Lastatempe ofte estas organizataj ekspozicioj de alumetetiked-kolektoj. Estas eĉ muzeoj de alumetetikedoj, la plej malnova el kiuj estas fondita en la angla firmao “Brian and May” [brajan an mej]. Bone konata estas ankaŭ la muzeo en la urbo Bystrzyca Kłodzka [bistŝica kŭodzka], Pollando.

Dmitrij CIBULEVSKIJ