Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Jen la tub-ero

Dum pli ol du jaroj, ekde la batalhalto fare de la plej grandaj kvazaŭmilitistaj organizaĵoj respublikismaj kaj lojalismaj, Nord-Irlando ĝuis relativan pacon kaj

pli-malpli normalajn vivkondiĉojn. Forestis gravaj amasaj atencoj, tiel ke tiu ĉi parto de la irlanda insulo fariĝis loko multe pli agrabla.

Tamen lastatempe komenciĝis bomb-atencoj precipe kontraŭ katolikaj familioj loĝantaj en protestantaj kvartaloj. La polico supozas, ke la kulpuloj estas protestantaj ekstremistoj. La bomboj — t.n. tub-bomboj, hejmfaritaj eksplodiloj el metala tubo plenigita de pulvo —, kvankam malgrandaj, kapablas kaŭzi terurajn vundojn aŭ morton. Ekde la komenco de la jaro okazas ĉiutage almenaŭ unu atenco tia. Laŭŝajne ankoraŭ ne ĉesis religia maltoleremo kaj malamo en tiu ĉi malfeliĉa provinco.

IRL