Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

de Grigori L. AROSEV

NEREKONEBLA

La vojo ne devis esti longa. Laŭ kalkuloj, du horojn maksimume. Mi esperis plej rapide trafi la urbon Neizvestnovsk, kiun mi ja celis. Estis vere urĝa afero, kaj tial mi preskaŭ pri nenio alia povis pensi. Al mia najbaro mi rigardis pretere, kaj tuj forgesis lian vizaĝon kaj ĝeneralan aspekton. Nur memorfiksiĝis ke estis viro.

Sed proksimume post unu horo la buso haltis. La ŝoforo anoncis: “Urbo Neznakomovsk, dek minutojn ni staros”. Mi mense damnis la buson: certe, se mi rapidas — la buso devas halti. Estos bone se la buso almenaŭ ne paneos ie inter arboj ... Por ne salti sur la seĝo pro malpacienco, mi eliris, fumis, trinkis iun aĉaĵon en apuda trinkkiosko, kaj revenis. Proksimiĝinte al mia sidloko, mi konstatis ke jam alia homo sidas sur la loko de mia najbaro. Mi diris:

— Sinjoro, ĉi tie sidas alia homo.

Li malgaje ridetis, kaj diris:

— Tute ne. Estas ĝuste mi.

— Sed mi ja memoras la vizaĝon de mia najbaro! — ekprotestis mi.

— Ĉu?! Do, diru, kia ĝi estas?

— Hm ... nu ... li estas mezaĝa viro... — mi malcerte komencis, kvankam jam ĉe la komenco mi sciis ke mi nenion efektive memoras.

— Ĉu laŭ vi mi estas juna knabineto? — ŝerceme li diris, denove ridetante.

Ankaŭ mi ekridis, kaj konsentis ke, ja ankaŭ li estas mezaĝa viro.

— Do, ĉu mi eraris, kaj estas ĝuste vi, kiu najbaris min dum la veturado? — mi demandis.

— Jes, jes. Vi la tutan vojon pri io streĉe pensis, faris notojn en kajero, kaj foje vi eĉ iujn vortojn voĉdiris (estis surprizo por mi, tion mi ne memoris), — la viro diris, kaj per tio finkonvinkis min, ke li ne trompas.

— Do mi pardonpetas, ke mi ne rekonis vin, — mi diris, estante vere iom ĝenita.

— Nu, certe pardonite, sed fakte vi eĉ ne devis pardonpeti, ĉar tio estas mia sorto. Mi estas plej averaĝa homo en la mondo. Neniu memoras min, neniu distingas min en homamaso.

— Ee, vi troigas. Verŝajne vi simple tro malofte kontaktas viajn amikojn.

— Ĉu? Vi ne pravas. Jen rigardu: la buso estas duonplena. Ĉu vi bone memoras numeron de via sidloko? (Mi diris ke jes.) Tre bone. Do, ni faru etan eksperimenton. Ĉu vi konsentas?

— Jes, almenaŭ la vojo ne daŭros tiom enue. Kion do ni faru?

— Tutsimple. Vi venu al ŝoforo kaj demandu ion, kaj intertempe mi sidiĝos sur alian lokon, kaj mi vetas je bierbotelo ke vi ne rekonos min. Mi ekridis pro absurdeco de la propono, sed respondis:

— Nu bone, sed tio nur signifas ke vi tuj post la alveno en Neizvestnovsk devos aĉeti por mi bieron. Do, mi iras al la ŝoforo.

Mi vere iris, faris iun balastan demandon (ŝajne, mi demandis lin: “Kiom da kilometroj restas nun ĝis Neizvestnovsk?”), ricevis malatentan respondon (“Se daŭros tiel, do la benzino finiĝos post 15 minutoj”), el kiu konkludeblis ke la ŝoforo entute ne rimarkis min. Mi returniĝis, konstatis ke la najbaro vere alisidiĝis, kaj ekserĉis lin inter la ne tro multaj pasaĝeroj. Ho Dio! Mi ne estis rekonanta lin, malgraŭ tre atenta rigardado. Fine io ŝajnis al mi, kaj mi amikeme eksvingis manon al iu tute nekonata viro: “Saluton!”. La viro surprizite responde svingis, kaj duonvoĉe demandis: “Ĉu ni estas konataj?”.

— Tamen vi ne rekonis! — la najbaro ekstaris el fotelo, situanta en tute alia bus-angulo.

Mi, en plena konfuziĝo, murmuris iun pardonpetan vorton al la ĝenita sinjoro, kaj ni residiĝis sur niajn antaŭajn lokojn. Post minuto da silento, mi diris:

— Diablo prenu, ĉu vere tio estas ebla? Ja mi intence rigardis vin por memorfiksi viajn trajtojn ...

— Ho, ne miru. Ja vi ne estas sola. Tiel okazas ĉiam al mi. Neniu rekonas min.

— Ĉu eĉ via patrino?

— Mi estas orfo.

Denove ekpendis opresa silento.

— Sed kiamaniere vi laboras?

— Mi studis koresponde, sufiĉe sukcese. Post diplomiĝo mi dungiĝis al iu sekreta ŝtata oficejo, kie mi ĝis nun laboras. Mi estas sola en mia kabineto, la pordo de la oficejo malfermiĝas nur por sciantoj de sekreta kodo, do hazardulo ne povas penetri la ejon, krome ni havas enirpermesilojn. La specifikeco de nia laboro estas tia, ke ju malpli da homoj vi konas inter viaj kolegoj — des pli bone por vi. Tial en niaj koridoroj ĉiam estas krepuska lumo, kaj kiam ni venas por ricevi salajron — nia librotenisto telefonas al ĉiu kaj aparte vokas ĉiujn. Kiam ni venas por preni monon — la librotenisto preferas ne rigardi nin, ion skribante aŭ simulante skribadon. La estro scias niajn nomojn, kaj same telefonas por ekscii rezultojn, kaj fari anoncojn. Sed certe renkontiĝoj kun kolegoj estas neeviteblaj, tamen ili vere estas minimumigitaj. Kiam mi (telefone) estis informita ke mi fariĝis kolonelo, certe mi devis iri al la estro por preni la necesajn paperojn. Tamen similaj okazoj estas vere raregaj. Tiel do mi laboras — kaj kontentas!

— Kaj ĉu vi havas familion?

— Jes.

— Ho! — mi ekĝojis. — Ĉu viaj familianoj certe rekonas vin?

— Imagu: ne.

— Sed kiel vi vivas?

— Nu, kiam mi havis porununoktajn rilatojn kun iuj knabinoj, aŭ kiam mi pasigis mian tempon kun putinoj — tiam ili ne bezonis rekoni min, ĉar ni ja vidis nin nur unu fojon en la vivo. Sed kun mia edzino estis malpli facile. La komenco estis serioza, mi celas — preskaŭ tragika. La junulino kun kiu mi konatiĝis, ankaŭ ne estis terure bela kaj rimarkinda. Sed certe, ŝi ne estis komparebla kun mi. Do, ni konatiĝis dum dancoj. Mi invitis ŝin por sekva rendevuo. Ŝi konsentis. Certe, ŝi ne rekonis min (mi jam tiam tre bone sciis pri mia “malsano”). Ŝi intencis fari skandalon kaj voki policon ĉar iu fremdulo alkroĉiĝas al ŝi kaj eĉ scias ŝian nomon. Pene mi pruvis ke estas mi. Tiel daŭris. Ni fine geedziĝis. Kiam mi estis revenanta post labortago, mi alkutimiĝis tuj post la eniro hejmen nomi mian edzinon per ŝia karesnomo, tuj demandi pri hejmaj aferoj por ke ŝi tuj komprenu, ke estas mi. Certe, mi rakontis al ŝi pri mia plago, kaj ŝi sufiĉe ĝentilis por ne montri, ke ŝi ne memoras min. Fakte ŝi memoris — sed miajn kravatojn, jakojn, odoron de parfumaĵoj, kiujn ŝi mem estis aĉetanta por mi. Kiam naskiĝis niaj infanoj (ĝemeloj), ne estis iu problemo. Sed kiam ili kreskis ĝis tiu aĝo dum kiu ili jam devis rekoni la patron, sed ili ja ne povis, tiam la edzino kaj mi prenis solan decidon: ŝi forveturu kun la infanoj al alia urbo, kie loĝis ŝiaj parencoj, kaj mi fojfoje vizitu ilin. Tiel do okazis. Mi de tempo al tempo, eble unufoje en du monatoj, vizitas ilin, ekzemple nun mi veturas ĝuste tien.

Mi aŭskultis, ne kredante proprajn orelojn. Ĉu vere tio eblas? Ne, ne, ne. Estas iu obsedo. Mi demandis:

— Ĉu vi estas feliĉa?

— Ne moku min, pri kia feliĉo povas temi ... Vidu: mi ne havas problemojn pri mono, almenaŭ por la pano mi havas ĉiam. Pro tio, ke mi havas monon, mi povas havi tre multon. Se mi voluptas pri korpa plezuro — mi iras al strataj ĉiesulinoj, kaj havas ĉion kion mi deziras. Se mi volas manĝi — mi iras ien ajn kaj kontentigas la stomakon per io ajn. Se mi emas deliri aŭ trovi forgesiĝon — mi iras al taverno kaj drinkas tekilon, aŭ ĝinon sen toniko.

Sed mi ne havas amikojn. Mi estas fremda en la vivo. La vivo pasas preter mi, neniel min tuŝante. Ŝprucoj de la vivo eĉ foje pikas min, sed tio estas nur ŝprucoj — per ili ne eblas vivi. Mi staras rande, kaj mankas iu ajn ebleco superpaŝi la randon. Aŭ eble mi ne volas tion ... sed ĉiukaze ne gravas. Tuj mi alvenos al la edzino kaj infanoj, kaj mi denove vidos la malkonfidon en iliaj okuloj, ĉar ili ne certos, kiu estas antaŭ ili, malgraŭ alportitaj donacoj kaj amaj vortoj. Kiam via infano, kiun vi profunde amas, kiun vi vartis de la naskiĝo, pri kiu vi pensas ĉiun sekunderon de via vivo, do — kiam via sola ĝojo en la vivo, via infano, ne scias ke vi estas la patro, povas preteriri vin surstrate, diri iun malagrablaĵon en tramo, aŭ eĉ pli terure ... Foje mi pensas, ke la vivo estas nur adstringa sonĝo. Kaj tia imago povus ekzisti ĉiam. Sed kiam mi revenas hejmen, al la domo, kie mi loĝas jam dudekon da jaroj, kaj foje sur la ŝtuparo renkontas iun najbaron, tiu nepre demandas min: “Ĉu vi estas nia nova loĝanto?”. Kaj mi komprenas, ke ne estas sonĝo. Estas realo. Aŭ mi nur sonĝis mian tutan vivon?

Li pardonpetis, turnis sin al la fenestro, kaj poste neniun plian vorton diris.