Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Jen la maltroigo de hodiaŭ

Se iu dirus al mi, ke la libreto estas legebla, mi respondus per la vortoj, kiujn mi metis kiel titolon de tiu ĉi recenzo. Estas la aŭtoraj vortoj, ne miaj — tiel ĉi oni esprimas sin en la romano.

Legebla? — jes, absolute. Leginda? — tio dependas. Oni avertas la leganton, ke, se li jam legis la antaŭajn romanetojn de la sama aŭtoro, li konas la medion kaj la etoson kaj la stilon. Bonŝance, mi ne legis la antaŭajn. Tial mi volonte englutis tiun ĉi.

La temo estas, certe, murdo — alie ĝi ne estus krimromano. Post forta neĝa blovado, du knaboj trovas mortan korpon de orienta virino en neĝamaso. Kaj ili “gapas terurite sed fascinite al ŝia vulvo”. Jen tiel.

Post la absorba komenco, sekvas sufiĉe enueta rakonto pri la agoj de du policistoj, murdenketistoj, Svedberg kaj Jankeus — la unua estas aĝa, profunda, baldaŭ eksedziĝonta, verŝajne pro sia troa profundiĝo en la laboron; la alia estas iom leĝera kaj aventurema, sed tio lin ne malbeligas.

Tridek naŭ paĝoj de dialogoj ne entuziasmigas vin pri la fino de la tuta afero — sed, surprize, sur la kvardeka paĝo vi kvazaŭ revekiĝas kaj vivece galopas ĝis la fino.

Intertempe, krom svedojn, vi renkontas rusojn, osetojn kaj talibanojn, kvankam tre marĝene — sen rekte kontakti ilin, vi aŭdas okazajn menciojn kaj vi komprenas, ke tiuj estas malbonaj homoj. Normalaj homoj kalaŝnikovojn — rusa marko de mitraleto — ne kunportas.

La tuta scenaro estas tuŝita de la malvarma neĝoza skandinava vintro. “Neĝo kaŝas nur ĝis printempo, laŭdire” — tekstas la teksto. Honeste dirante, mi esperis, ke troviĝos evidentigiloj kaj indicoj post degelo de la neĝo — bedaŭrinde, ne. Troviĝis nenio krom alia kadavro en gruzejo, tiu de rusa negocisto.

Nu, mi ne rakontu la tutan libron. Prefere, vi legu mem. Vi ĝojos pri la fojfoje svedeca, sed tre komprenebla kaj riĉa lingvaĵo. Vi ekmiros pri la fakto, ke la eksedzo de la murdita virino estas ne finfina aĉulo, sed, tute simple, aktiva masklo, kiu estos arestita pro malmorala konduto kontraŭ filino de la vladikavkaza policestro kaj, poste, volonte helpos la bravajn murdenketistojn. Krome, li ĉiam okulkaresas la edzinon de Jankeus dum li gastas en lia domo. Se mi estus Jankeus, la ulo ne ĝisvivus la finon de la romano.

La libro havas glosaron kaj tio estas vere plaĉa, ĉar alie mi neniam konjektus, kio estas, ekzemple, “hodogo” — serioze, jam ne parolante pri “vico-seria domo”.

Laste, se oni mencias, kial libro povas plaĉi al la leganto, oni subkomprenas ke, krom la enhavo, gravas, ke ĝia aspekto ne estu forpuŝa, eĉ se la libro estas simpla poŝa versio. La kovrilpaĝo de la recenzata libro estas kseroks-kopia tedaĵo demonstranta, kiel oni ne faru librojn.

Agrablan legadon! Des pli, se vi jam legis la antaŭajn romanetojn kaj konas la medion!

Sergej DEREVJANNIĤ

Sten Johansson: Neĝo kaŝas nur. Krimromaneto. Eld. Al-fab-et-o, Skovde, Svedio, 2001. 80 paĝoj vinktitaj. ISBN 91-89432-02-9. Prezo ĉe FEL: 6,00 eŭroj + afranko.