Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

ĉi-momente en Eŭropo homoj ofte ne plu scias, kion manĝi, se ili ne estas vegetaranoj, ĉar en la viando de preskaŭ ĉiuj brutoj embuskas malsanoriskoj. En tia situacio estus bone, se ni ankoraŭ havus la rubrikon “kuir-recepto” kiel dum multaj jaroj ekde la fondiĝo de la revuo. Tiam redaktis ĝin Maria Becker-Meisberger, kaj ĝi estis tiom sukcesa, ke el tio estiĝis la libro Internacie Kuiri, bone vendata verko. Bedaŭrinde post la morto de nia kara Maria ni ne trovis konstantan novan prizorganton. Nun turnis sin al mi kuiristo, tamen kun iom alia ideo. KOUVENI A. Jacques el Ebur-Bordo skribas: “Mi ne min trompas kredante, ke multaj esperantistoj ŝatas kuirarton, eĉ se neniu statistiko tion klare montras. Laŭ mi, la palpebla fakto aŭ atesto estas Internacie Kuiri.” Li do supozas, ke inter niaj legantoj estas aparte multaj ŝatantoj de kuirarto; efektive ja neniam mankis receptoj; mankas nun nur redaktoro. Kouveni lernis ne nur la afrikan, sed ankaŭ francan kuirarton kaj praktikas sian profesion jam de kvar jaroj. Liaj ideo kaj deziro estas krei fakasocion de kuirartistoj kaj ŝatantoj de kuirarto. Nu, eble ne devas esti asocio; eble ja sufiĉus “Rondo Kulinara”. Imagu, se estonte en kongresejoj diverslandaj majstroj de kuirarto proponus ne plu nur tiujn tedajn “internaciajn” sandviĉojn, sed verajn kulinarajn delikataĵojn el la vasta mondo! Nu, kion vi opinias? Se vi trovas la ideon interesa, skribu al mi aŭ rekte al li sub la adreso: s/c ADJE Martin, BP 07, CI-175 Abidjan 07, Ebur-Bordo / Côte-d’Ivoire.

Sincere via Stefan Maul