Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Fenditaj sonoriloj

Sur la unua bildo de la artikolo Kolekti sonorilojn en la ĉi februara numero de MONATO, sur paĝo 24, estis videbla “reklamsonorilo” kun vertikalaj fendoj. La plej multaj homoj neniam vidis tiaforman sonorilon.

Kio estas la celo de la apliko de fendoj? La plej multaj sonoriloj estas farataj el pezaj metaloj kaj alojoj (kies denso estas plej ofte inter 8 kaj 9 tunoj je kuba metro), ĉefe el bronzo. La pezo starigas limon al la grandeco de la sonorilo. Sonoriloj el malpezaj metaloj, ekzemple aluminio (kies denso estas nur 2,7 tunoj je kuba metro), sonas tro alte kaj mallonge. Sed se oni tranĉas en la sonorilon fendojn, la sono konsiderinde malaltiĝas kaj plilongiĝas.

Surbaze de laboratoriaj studoj ekzemple iu kvarkilograma aluminia sonorilo kun diametro de 24 cm kaj alto de 18,5 cm produktis muĝan (plej malaltan) sonon kun frekvenco de 2116 hercoj (Hz). Post kiam oni tranĉis en ĝin 12 vertikalajn fendojn, la muĝa sono fariĝis multe pli digna (pli malalta) kun frekvenco de 1248 Hz. Samtempe aperis pli da kromtonoj ol estis antaŭe, la sonforto malkreskis kaj la amortiziĝa tempo (dum kiu la sonpovumo malkreskas al unu milionono de la komenca) de la muĝa sono fariĝis sesoble pli longa. Teorie la afero ankoraŭ ne estas tute klara, sed per la modifo de la dimensioj kaj formo de la fendoj estas relative facila ankaŭ la delikata agordado de la sonorilo al pli plaĉaj tonoj, kio estas kutima ankaŭ ĉe la klasikaj bronzaj sonoriloj. La sono de la malgrandaj aluminiaj sonoriloj estas tre bela, sed tiu de la grandaj ankoraŭ ne atingas la sonbelecon de la bronzaj.

Komence de la 90aj jaroj estis planoj, poste fiaskintaj, aranĝi Mondekspozicion en Budapeŝto. Tibor Jeney, eminenta sonorilfandisto, kaj Edit Oborzil, industriartistino, ambaŭ kultivintaj la fandfaron de fenditaj aluminio-sonoriloj, havis la ideon fandi el aluminio la plej grandan sonorilon de la mondo. Kune kun la mondekspozicio ankaŭ la planoj pri la grandega sonorilo forflugis en la aeron.

OH