Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Per ardua ad astra (Tra krutaĵoj al la astroj)

En novembro 1994, irlanda astronomia revuo Réalta publikigis artikoleton mian, al kiu mi aldonis relative longan liston da fakdelegitoj pri astronomio, kiun mi trovis en la tiujara Jarlibro de UEA. Samtempe, en alia loko, mi esprimis miron, ke, malgraŭ tiu evidenta indiko de intereso pri astronomio inter ne malmulte da esperantistoj, estas neniu astronomia societo inter la fakaj asocioj listigitaj en la sama Jarlibro.

Feliĉe, en la lastaj jaroj, tiu manko estis plurmaniere kompensita kaj korektita. Amri Wandel, astronomo kaj esperantisto, jam plurfoje prelegis pri sia fako kadre de la Internacia Kongresa Universitato en diversaj lokoj. Mi kaj mia edzino, prezidantino de nia amatora astronomia societo, ĝuis liajn prelegojn en Montpeliero kaj Berlino. Mi bedaŭris, ke ni ne estis ankaŭ en Tel-Avivo por aŭskulti lian tiean kontribuaĵon.

Plie, estis raportite, ke Patrick Lagrange gvidis kurson pri astronomio en La Kvinpetalo, Bouresse. Alia evolua etapo en la historio de astronomio en Esperantujo estis atingita en 2000, kiam Alex Mikishev fondis AEK (Astronomia Esperanto-Klubo). Do, ŝajnas, ke astronomio finfine ricevis sian meritatan lokon en Esperantujo.

Nun, aperis verko, kiu, laŭ aserto de Wandel en ĝia enkonduko “...estas verŝajne la unua universitatnivela libro kaj kurso de astronomio en Esperanto.” Eĉ tiuj, kiuj ne speciale interesiĝas pri astronomio, devus bonvenigi ĝian aperon, ĉar la kvanto de seriozaj sciencaj verkoj en Esperanto estas lamentinde malgranda.

La recenzata libro estas dividita en du partojn: Astronomia (David Galadí-Enríquez); kaj Astrofizika (Amri Wandel). En la unua, la leganto ricevas koncizan bazan kurson pri elementa astronomio, kio liveras bonan fundamenton por sekvi la postajn ĉapitrojn, kiuj prezentas mallongan enkondukon al la fascina sed komplika astrofizika scienco. Ĉio estas simple kaj klare eksplikita, kaj per la teksto, kaj per diagramoj kaj ilustraĵoj. Kompreneble, malgrandaj desegnaĵoj ne povas doni pli ol tre proksimuman ideon pri (ekzemple) la proporcioj de la planedaj orbitoj. “En neniu farebla desegnaĵo ni povas desegni samtempe la orbitojn kaj la planedojn laŭ la sama skalo” (p. 34). Kun tia limigo, la ilustraĵoj estas sufiĉe helpemaj kaj klarigas plurajn malfacilaĵojn.

Kio estas la tasko de astronomo? Galadí-Enríquez skribas: “Astronomio serĉas kaj donas respondon al du fundamentaj demandoj: kio kaj kie ni estas”. Pro tio li komencas komparante la grandecon de la homo kun tiu de lia ĉirkaŭaĵo, poste de la lando, la tero, la luno... De tie li pasas al la dimensioj de la planedoj de nia sunsistemo, la interstela grandeco, kaj laste, al la kolosaj skaloj de la galaksioj kaj intergalaksia spaco. Li klarigas kiel la homo unue sukcesis mezuri la teron, kaj progresis al mezurado de nia sunsistemo.

Li diskutas pri la planedaj orbitoj, la leĝo de Kepler kaj planedaj moviĝoj. Por tio li uzas kaj difinas en facile komprenebla lingvaĵo kelkajn el la esencaj klasikaj astronomiaj terminoj: elongacio, konjunkcio, kvadraturo, deklinacio, ascensio, ktp. Tio kondukas nin al studado de la tempaj konceptoj: jaroj, monatoj, tagoj, tajdoj, kaj de la astroj senpere plej gravaj por ni, nome la suno kaj la luno. Revenante al la temo de la tero, li klarigas rotacion, la signifon de la malkovro de Foucault, la translacion, la oblikvecon de la ekliptiko, ktp.

La aŭtoro tiam prezentas al la leganto la korpojn, kiuj rondiras nian sunon, ĝiajn dimensiojn kaj naturon. Li eliras de la sunsistemo en la vastan firmamenton, klarigas la koordinatojn: altitudon kaj azimuton kaj listigas la nomojn de steloj kaj konstelacioj. (Mi iam miris, ke en la tabelo de la greka alfabeto li uzas la strangajn formojn epsila, omikra, upsila anstataŭ la ĝustajn epsilon, omikron, upsilon.)

En la ĉapitro 6 (“La steloj”) ni lernas pri magnitudo, parsekoj, la signifo de la koloroj kaj ĝia rilato al surfaca temperaturo, pri spektraj tipoj de steloj kaj pri klasifiko de steloj laŭ grandeco. De tie ni antaŭeniras al pli kompleksaj temoj: stelevoluo, origino de la elementoj, klasifiko de la steloj. La aŭtoro mencias la variajn stelojn, sed ne la utilon de la Cefeidoj por decidi la grandecon kaj strukturon de nia galaksio kaj la distancon al proksimaj galaksioj. Tamen, li ja eksplikas, kiel per trigonometrio oni povas mezuri la distancojn al stelo. En tiu kunteksto li klarigas ankaŭ, kiel uzi la stelan paralakson.

Sekvaj ĉapitroj parolas pri la Profunda Ĉielo: stelamasoj, nebulozoj kaj klasifiko de galaksiaj tipoj; teleskopoj: optiko kaj mekaniko, objektivoj, celado kaj uzado, ktp; la Kosmo: ĝia strukturo, la paradokso de Olbers, la ekspansio de la universo, ruĝenŝovo, kosma ekspansio, aĝo kaj historio — kaj, finfine la estonteco de la Kosmo.

Tiu unua parto de la verko estas bona kaj praktika enkonduko al la astrofizika parto verkita de Amri Wandel. Iu ajn, kiu ĉeestis prelegojn de tiu astronomo, aprezos, kiom klare kaj interese li prezentas sian materialon. Eĉ la ekvacioj, kiujn studentoj kaj amatoroj trovas timigaj kaj nekompreneblaj, estas lerte klarigitaj. En ĉi tiuj ĉapitroj, Wandel pli detale disvolvas la temojn mallonge prezentitajn de Galadí-Enríquez.

Li plie enkondukas la leganton al la mensebriiga perspektivo de la ekstergalaksia astrofiziko kaj prezentas kelkajn el la plej profundaj enigmoj de la universo. La lastaj ĉapitroj estas dediĉitaj al la fascinega demando: “Ĉu ni estas solaj?” kaj al la temoj “Vivo ekster la Tero” kaj “Serĉado de Ekstertera Inteligenteco” (SETI). Kiam li pridiskutas la temon “Komunikado kun Ekstertera Civilizacio”, oni povus havi la impreson, ke temas pli pri sciencfikcio ol pri scienco. Tiu sekcio estas laŭvorte la teksto de la prelego, kiun Wandel prezentis kadre de la montpeliera Internacia Kongresa Universitato. Pri la SETI-programo, Wandel citas vortojn de iu SETI-pioniro, “Mi ne scias, kiom granda estas la ŝanco trovi eksterterajn civilizaciojn, sed se ni ne serĉos, la ŝanco estas nulo.”

Skribante pri la ebla ekzisto de vivo aliloke en la kosmo, Wandel sugestas: “... kunligi nian konon de la universo en astronomia skalo kun nia bildo pri la evoluo de vivo sur la tero povas gvidi nin al la konkludo, ke samkiel nia loko en la universo ne estas speciala, ankaŭ la ekzisto de vivo sur nia planedo ne estas eksterordinara fenomeno, en la skalo de la tuta universo.”

Persone, mi tre ĝojas pri la apero de ĉi tiu verko. Dum longa tempo mi deziris allogi pli da personoj, kaj en la lando, kie mi loĝas kaj en Esperantujo, al Astronomio, kiun en prelego en astronomia societo mi iam nomis “La scienco de Ĉio”. Ĝis nun, ŝajnas, ke la nombro da interesatoj restas malgranda, kvankam fidela. Por ni, ŝatantoj de ĉiela observado kaj studado (kvankam nuraj amatoroj), estas malfacile kompreni, kial ne estas pli granda la nombro da entuziasmuloj pri astronomio kaj kosmologio. Kiel parton de niaj klopodoj interesigi la grandan plimulton, mi iam sendis al konata revuo en Esperanto raporton pri unu el la plej gravaj kaj ĝuindaj astronomiaj festivaloj en mia lando. La redaktoro de la koncerna rubriko malakceptis ĝin, asertante, ke la revuo ne publikigas tiajn “sciencaĵojn”. Vere, ni vojaĝas Tra krutaĵoj al la astroj, sed ĉi tiu verko helpas glatigi la grimpadon.

Garbhan MACAOIDH

David Galadí-Enríquez kaj Amri Wandel: La kosmo kaj ni: galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo. Elementa kurso pri astronomio. Eld. Fundación Esperanto kaj Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2001. 199 paĝoj kudre binditaj. ISBN 90 71205 92 4. Prezo ĉe FEL: 18 eŭroj + afranko.