Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pri kelkaj radikoj de la kristana kontraŭjudismo

Kristanismo devenis el judismo; tion certe neos neniu; sed ilia rilatado dum la jarcentoj oftege estis tre problema. Ĉu do denaske kaj — sekve — neeviteble ili estas rivalaj (aŭ eble eĉ malamikaj), aŭ ĉu “nur” temas pri historie determinita ĉeno da miskomprenoj kun ofte teruraj sekvoj?

Du personoj ĉiam denove rolas tre centre en tiu ĉi temo: Jesuo kaj Paŭlo. Pri iliaj diroj kaj intencoj ekzistas plej malsamaj interpretoj. Por kelkaj homoj Jesuo estas kvazaŭ-identa je Dio mem, por aliaj li estas “simple” profeto, por ree aliaj li estas “nur” judo (eble rabeno, eble eĉ ne), kiu iniciatis malĝustan vojon disde la aŭtenta judismo; ankaŭ pri Paŭlo la juĝoj ege diverĝas.

Profesoro Tomson laboras pri Nova Testamento (N.T.) kaj patristiko (scienco pri frukristanaj tekstoj, filozofio kaj teologio) ĉe la universitato de Bruselo; samtempe li estas i.a. prezidanto de la belga “Institutum Iudaicum” kaj eksterlanda membro de la Rennert-Centro por Jerusalemaj Studoj en Israelo. Ne mirinde, ke jam de jaroj internacie li estas fama kiel unu el la plej gravaj sciencistoj koncerne la judan flankon de l’ ekesto de kristanismo.

Estas ĝojige, ke — eĉ preskaŭ samtempe kun interalie la nederlanda versio — ankaŭ en Esperanto aperis lia ĵusa studaĵo La afero Jesuo kaj la Judoj.

En la Internacia Lingvo ĝis nun bedaŭrinde aperis ja preskaŭ neniu teologia verko; kaj jam nur tial tianivela libreto nepre meritas nian atenton!

La ĉefa tezo

La ĉefa tezo de Tomson estas, ke — post la neniigo de l’ Jerusalema templo en 70 p.K. — por la membroj de la movado ĉirkaŭ Jesuo-kiel-Mesio fariĝis multe pli riske ol antaŭe, esti konsiderataj kiel judoj. La ĵusa Juda Milito en (Romia) Palestino ja ĉie en la imperio suspektigis la judojn por la regantaj tavoloj. Tio kaŭzis minimume certan re-redaktadon de la tekstoj, kiuj poste fariĝis nia Nova Testamento. Kaj tio okazis kvazaŭ-aŭtomate en kontraŭ-juda senco, por eksterdanĝerigi kristanismon, por substreki kaj pliemfazi la diferencojn disde judismo.

Tiun tezon jam delonge akceptas multaj fakuloj-teologoj en ĝia baza formo. Multe pli probleme estas, laŭ-detale indiki, kio en N.T. povas esti ankoraŭ la origina/aŭtenta formo de l’ koncerna N.T.-a teksto (do, sen tia re-redaktado) kaj kio estas tekstero, kiun siatempe oni tiusence “adaptis”. Sed tiajn por ĝenerala publiko verŝajne tro komplikajn detalojn Tomson en la nuna libro traktas nur tre ŝpareme.

La afero Jesuo kaj la Judoj ja estis verkita por iom klera, sed ne fakula-teologa publiko. En ĝi ne necesas konsenti pri ĉiuj detaloj: sed la ĝenerala mesaĝo de la libreto estas tiel grava, kaj tiel prava, ke mi esperas, ke legos — kaj serioze pristudos — ĝin multaj homoj, religiaj kaj ne-religiaj. El ĝi postrestu minimume la konscio, ke fundamente kristanismo kaj judismo predikas la saman unusolan Dion, kaj ke kristanismo absolute ne devas esti kontraŭ-juda (aŭ pli ĝuste: ke por esti vere kristana, kristanismo malaperigu la kontraŭjudismon).

Miskomprenoj aŭ antaŭjuĝoj

Tro ofte oni (la ĝenerala publiko, la simplaj kristanoj, sed foje ankaŭ la ordinaraj pastroj kaj pastoroj) asertas pri la rilato inter Jesuo kaj judismo aferojn, kiuj historie kaj/aŭ teologie ne estas ĝustaj, sed kies sekvoj fariĝis teruraj — ĝis eĉ la krimaj ekscesoj de la nazia amas-murdado (ŝoa)* de judoj dum la dua mondmilito. Klara ekzemplo de tia misaĵo estas la aserto: “la judoj murdis la Kriston”, aŭ eĉ pli absurde: “la judoj mortigis Dion”.

La laste menciita kulpigo estas rekta neeblaĵo, bazita sur malĝusta teologio: Dio, estante transcenda, ne povas esti murdita; kaj Jesuo ne estas Dio. Por ortodoksa kristanismo, kaj orienta kaj okcidenta, Jesuo ja estas “Dua Persono de la Dia Triunuo”, sed pro tio nomi lin Dio estas teologie ... herezo. Por liberalaj kristanoj la temo, ĉu identigi Jesuon kun Dio aŭ ne, ne ekzistas serioze.

Sed ankaŭ la unua diro ne defendeblas: unue, Jesuon oni krucumis kaj krucumo estis puno de la Romia Imperio, ne juda puno. Do mortigis lin la romiaj aŭtoritatuloj. Kompreneble, tion ili faris ne el propra iniciato; kunkulpas pluraj judaj funkciuloj, ĉefpastroj, sadukeoj ... sed tio ne estas “la” judoj. Des malpli “la” judoj de ĉiuj pli postaj generacioj.

Atenta relegado de la N.T.-aj tekstoj, gvidate de Tomson, klare montras, kiel origine oni ne jam kunkulpigis pri tio la fariseojn, sed ke en pliposta kontraŭjudiganta fazo ankaŭ tiujn oni provis fari kulpaj pri tiu juĝista murdo. Tiel Tomson senmaskigas plurajn “adaptojn” en la tekstoj de N.T. Miasupoze por multaj, eĉ por multaj kristanoj, kiuj regule legas la biblion, liaj klarigoj povas foje efiki kvazaŭ novaj okulvitroj, per kiuj oni ekvidas pli senantaŭjuĝe, pli klare, pli realece.

Preferoj

Por Tomson la evangelio laŭ Luko estas la malplej kontraŭ-jude influita evangelio. Ankaŭ la aŭtentaj leteroj de Paŭlo (do nepre ne la tiel nomataj dua-paŭlaj leteroj al Timoteo kaj Tito) estas por li ege gravaj fontoj de informoj. Tion li klarigas plurloke per ekzemploj.

Tamen, kvankam mem nur “simpla” teologo, mi havas kelkajn detaletojn por komenti: se doni ekzemplon, ĝuste en la evangelio laŭ Luko ni legas ke ĉe la t.n. lasta manĝo Jesuo diras: “Ĉi tiu kaliko estas la nova” interligo (mia kursivigo!) en mia sango, kion oni ofte interpretis kiel pruvon, ke la malnova interligo de Dio kun la juda popolo do ŝajne depost tiu momento estas anstataŭigita de ia nova interligo de Dio kun “la eklezio”. Opinio sufiĉe kontraŭ-juda, ĉu ne?

Ĉe ambaŭ Marko kaj Mateo tiuscene oni legas: “ĉi tio estas mia sango de la (do ŝajne jam ekzistanta”) interligo. (Ĉe Johano la tuta sceno ne estas menciata.) Ke en pluraj manuskriptoj mankas ĝuste ĉi tiu tekstero el Luko, ne malhelpis, ke — nome de Luko — ĝi grave efikis tra la historio de l’ kristana kontraŭjudismo; kvankam Tomson prave povus diri, ke “Jen, ne Luko do tion asertis!” Bedaŭrinde, tiun ĉi detalon li pretervidas.

Pri kelkaj detaloj foje mi ne povas konsenti: ekzemple, p. 33, Tomson datumas la evangelion koptan laŭ Tomaso en la fino de la 2a jarcento kaj nomas ĝin gnostika. Pri tio sentroige oni povas konstati, ke la tiuterenaj fakuloj atingis minimume la konsenton, ke ĝi minimume ne estas gnostika. Pri la datoj oni dubas inter unua duono de l’ 1a jarcento ĝis la dua duono de la 2a.

Pri la traduko

Al amiko Rob Moerbeek mi gratulas, ke malgraŭ siaj multaj taskoj en sufiĉe mallonga tempo li sukcesis fini tiun ĉi laboron, pri kiu pro tempomanko mi devis rezigni. Tamen restas kelkaj malgrandaj “makuletoj”. Mi dubas ekzemple pri lia pravigo el la kredo (p. 132); persone mi dirus justigo el la fido. Kredo ja havas tro da gnoseologiaj kunsencoj; ĉe Paŭlo temas pri la fido je Dio (pensu pri la lutera “sola fide”). La Di-ordonoj de l’ Torao oftege estas vortigitaj en la formo ne de imperativo sed de loganta estonto: do (p. 54) vi ne mortigu nepre estu vi ne mortigos ktp. Je p. 101, linio -10, preĝejo estas eraro por eklezio. Kaj, ho Rob, la vorton afelio (p. 146) mi ne uzus en tia ĉi libro.

Gerrit BERVELING

Peter J. Tomson: La afero Jesuo kaj la Judoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2001. 158 paĝoj kudre binditaj. ISBN 90 71205 94 0. Prezo ĉe FEL: 11 eŭroj + afranko.

* 1. Mi emfaze rifuzas por tio uzi la nun fojfoje uzatan terminon holokaŭsto, ĉar tio signifas bruloferon al iu dio, kio ĉi tie nepre ne okazis.