Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enigma ponto

En la artikolo de Evgeni Georgiev pri la konstruota ponto inter Bulgario kaj Rumanio (MONATO, 2001/2, p. 11), la aŭtoro mencias urbon, kiu ne ekzistas en Rumanio: Calafati. Krome, sur la mapo de suda Rumanio publikigita aldone al la artikolo aperas alia urbo neekzistanta en Rumanio: Crajova.

Jes ja, oriente de Vidin, transdanube ekzistas urbo kiu nomiĝas Calafat [kalafát], kaj nord-oriente de ĝi situas la urbo Craiova [krajova]. Ambaŭ urboj troveblas eĉ sur la plej modestaj mapoj de Rumanio. Por kontroli la ĝustan ortografion necesas nur rigardi mapon... se oni volas.

Krome, la citaĵo el Anelia Georgieva enhavas eraron: “ĉiu niaJ esperoJ...” Ĉu temas pri ĉiu espero aŭ pri ĉiuj esperoj?

La aserto ke “la rumanoj volis, ke la ponto staru tiel, ke trafiko inter Grekio kaj okcidenta Eŭropo pasu tra Rumanio. La bulgaroj volis, ke la ponto troviĝu kiel eble plej okcidente por tiel mallongigi la vojdistancon al Okcidento. Finfine venkis la bulgaroj...” estas iom enigma. Ĉiu ponto super Danubo inter Bulgario kaj Rumanio, sendepende kie ĝi situus, portus la trafikon de Bulgario al Rumanio kaj male. Simple rigardu la mapon por rimarki ke, la trafiko de Bulgario, super la planata ponto Vidin-Calafat, ja iros tra Rumanio. Do mi ne komprenas kiel venkis la bulgaroj, se la trafiko inter Grekio kaj okcidenta Eŭropo ja pasas tra Rumanio, laŭ la volo de la rumanoj.

Ionel ONEŢ, Usono

N.d.l.r.: Kiam, kiel profesia ĵurnalisto, mi kunredaktis regionan gazeton, faktojn kontroli facilis: la regiono estis al mi intime konata. Al mi, tamen, kiel MONATO-redaktoro, kiu pritraktas internaciajn temojn, mankas tia intimeco. Des pli gravas la t.n. lando-principo de MONATO (oni verku nur pri lando, kiun oni funde konas [ekz. la loĝlando]) kaj la bezono pri rigora kontrolado flanke de individua aŭtoro. Tamen pri la neelsarkitaj fuŝaĵoj en la koncerna artikolo finfine respondecas mi: mi sincere pardonpetas.. (PG)