Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Skuis la mondon abomeno kaj indigno, kiam la talibana registaro de Afganio anoncis, ke ĉiuj Budho-statuoj estu detruitaj. Per tiu gesto registaranoj obeas la vorton de sia dio, Alaho, almenaŭ tiel, kiel ili komprenas ĝin. Ĉar Alaho malpermesis bildigi aŭ kopii ion vivan, tiuj bildoj devas malaperi. Sed por multaj homoj kaj organizaĵoj, inkluzive de aliaj islamaj registaroj, la talibana decido signifas detrui por ĉiam jarmilan kulturan heredaĵon.
Ne estas la unua fojo, ke io simila okazas. Multaj valoraĵoj estis detruitaj dum la mezepoka statufrakasado en Eŭropo. La ordono venis de la sama dio, kvankam kun alia nomo: ĝin plenumis simile religiaj fanatikuloj. Ankaŭ poste, jen kaj jen, dum hazarda milito, fojfoje mondvasta, valoraj aferoj perdiĝis aŭ estis intence detruitaj.
Sed ni konsentu. Estas honorinde, ke mondaj gravuloj komencas kompreni, ke ekzistas valoraĵoj protektindaj. El tiu vidpunkto ni devas profunde bedaŭri tion, kio okazis en Afganio.
Sed dum la mondo elhurlas sian indignon, la novaĵ-perilojn trafas ankaŭ aliaj raportoj, ekzemple pri eŭropaj arbaroj. Vere tiu situacio ne estas fieriga. Eŭropo malbone protektas siajn arbarojn. En Belgio, kie Flandrio ne disponas pri sufiĉe da arbaraj areoj, kaj kie Valonio deklaris malpli ol unu centonon de sia arbara areo protektata, la situacio estas tragedia. Sed ankaŭ aliaj landoj de Eŭropa Unio ne atingas sufiĉan kvanton aŭ kvaliton.
Kaj samtempe la tutan Eŭropon trafas granda krizo pri ĝia manĝaĵo ... ĝia manĝaĵo-industrio. Kaj jen tiu alia kultura fenomeno, industriigo, kiu permesas detrui ĉion ajn, se nur tio estas mone profitdona. Manĝigi brutaron per ĝia fekaĵo1 ne gravas — eĉ se oni enriskigas popolan sanon — se nur mono revenas. Detrui la naturan aeron profite al aŭtoŝoseoj, havenoj, industrio ne gravas, se tio nur enspezigas. Oferi sanon kaj vivon de afrikaj mizeruloj pro rifuzo disponigi malmultekostajn medikamentojn interalie kontraŭ aidoso ankaŭ ne gravas. Profito estas la nura mezurunuo.
Ankaŭ okcidento obeas la ordonojn de sia dio. Ĝia nomo ne plu estas Javeo aŭ Alaho aŭ Nia Patro. Mono kaj profito ĝi nomiĝas. Okcidentanoj komprenis tiun ordonon tiamaniere, ke ĉion naturan ili (ne aliaj tamen! 2) rajtas malrespekti aŭ eĉ detrui. Jen kaj jen raportoj de Unesko mallaŭtvoĉe protestas. Jen kaj jen unuopuloj klopodas aŭdigi sian voĉon super la bruo de la amaskomunikiloj, sed la efiko estas malgranda. Kaj tamen, statudetruo okazas ne nur en Afganio. Ĝi estas tutmonda fenomeno. Eble ni akceptu, ke la ŝtona Budho en Afganio ripozos en paco, kaj ke ĝi oferis sian vivon, por ke la homaro finfine malfermu siajn okulojn kaj atentu la sorton de aliaj valoraĵoj (kulturaj, homaj kaj naturaj), por ke tiuj saviĝu.
1. Ankaŭ la nuna eŭropa brutara krizo pro aftoepidemio ŝajnas havi sian originon en brutarnutraĵo, en kiu troviĝas bestaj defalaĵoj.
2. Bela ilustraĵo estas la reguloj, ke okcidentaj, industriigitaj landoj povus aĉeti “naturajn kvotojn” en triamondaj landoj, por tiamaniere “ĝustigi” siajn malbonajn poentojn en la kampo de naturprotektado. Estas laŭdinde, ke ili pretas helpi la naturon aliloke, sed tio okazas koste de la naturo en la propra regiono kaj koste de la evoluigaj ebloj de la triamondaj landoj.