Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NEDERLANDO

Poezio enRETigita

Metroo povas etosi en beletro (kiel en la romano “Metropoliteno” de Varankin), sed ankaŭ beletro povas etosi en metroo. Tio jam ekde 1997 proviĝas kaj pruviĝas en la subteraj vagonoj de la roterdama trafik-entrepreno RET, kiu en ĉiu tria monato afiŝas novan seson da poemoj vid-nivele por pasaĝeroj.

Kadre de ĉi tiu RET-projekto, “Poemo al la vojaĝanto”, en la unua jarkvarono de 2001 legeblis en la roterdamaj metroo kaj tramoj sonetoj de Gerrit Komrij [ĥerit komrej], unu el kiuj estis speciale verkita por ĉi tiu uzo. En la postaj jarkvaronoj sekvos verkoj de poetoj partoprenantaj la tradician roterdaman aranĝon Poezio Internacia; portugalaj aŭtoroj (ĉi-jare, Roterdamo kaj la portugala Porto kunestas “Kulturaj Ĉefurboj” de Eŭropo); fine kaj krone, la pasaĝeroj distros sin per poemoj triumfintaj en verko-konkurso.

En 1999 la malgranda roterdama eldonejo Aristos (ĉe kiu, cetere, premieris la nederlanda eldono de “Paĉjo, kio estas rasismo?”) aperigis, sub egido de RET kaj Poezio Internacia, 144-paĝan volumeton kun ĉiuj ĝistiamaj “RET-poemoj”: la libro estis ne nur donacita al RET-dungitoj, sed ankaŭ fariĝis en Roterdamo unu el la kvin plej vendataj libroj en la kristnaska periodo. Eĉ la malnovaj poem-afiŝoj ne tute pereas: la entrepreno medi-protekteme fabrikigas el ili skribil-tenilojn, rubujetojn, dosierujojn kaj plastajn sakojn, kiuj povas bele servi kiel donacoj de la firmao.

István ERTL