Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

Ŝercoj

La direktoro riproĉas: “Min mirigas via malrapideco en la laboro. Ĉu vi ion faras rapide?”

“Certe jes! Mi rapide laciĝas.”

*

Kuracisto al paciento: “Ne tiom drinku! Viaj sangogutoj forvaporiĝis antaŭ ol atingi la laboratorion.”

*

Juĝisto al drinkulo: “Vi estas venigita tien ĉi pro la drinkado.”

La akuzito: “Ni drinku do!”

*

La infanoj post la lerneja tago venas hejmen kaj tie trovas neniun. Sed la knabino diras al sia frateto: “Panjo ne estas malproksime, la telefono ankoraŭ varmas.”

*

“Kion mi donacu al Lisa en ŝia naskiĝtaga datreveno? Mi delonge cerbumas senrezulte.”

“Kial vi ne demandas al Lisa mem, kion ŝi deziras?”

“Por tio mia mono ne sufiĉas!”

*

Sur la dorso de la ledjako de motorciklisto mi legis tiun ĉi tekston: “Se vi vidas ĉi tion, mia amikino falis de sur la selo.”

Saliko