Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reviziita versio

Vila hundo

Vilĉjo vizitis drinkejon en nekonata parto de la urbo. Li konversaciis kun laboristo, kiu havis sufiĉe neallogan hundon.

“Ĝi ne imponas per la eksteraĵo, sed vi devus aŭskulti ĝin, kiam ĝi deklamas!”

Vilĉjo ridis: “Ne diru al mi tion! Hundoj ne povas paroli.”

La laboristo sin turnis al la hundo: “Rover, deklamu!” Kaj la hundo bele deklamis la tutan paroladon de Hamleto: “Estu aŭ ne estu...”

Vilĉjo miregis. “Mi deziras havi tiun hundon.”

“Ho”, respondis la laboristo, “tio estas nenio. Vi devus aŭdi ĝin kanti. Rover, kantu!” Kaj Rover tuj kantis la preferatan “Esperanto, bela Esperanto...”

Vilĉjo estis tre ekscitita. “Kiom kostas la hundo? Treege plaĉus al mi posedi ĝin.” Kaj li volonte pagis cent pundojn por la hundo, kaj ĝoje hejmeniris.

La postan vesperon Vilĉjo vizitis kun Rover sian kutiman trinkejon La Verda Stelo. “Kie vi trovis tiun miksrasan hundon?” la amikoj demandis.

“Estas negrave pri ĝia aspekto”, diris Vilĉjo, “tiu ĉi hundo bonege deklamas.” La drinkantoj ridegis.

Do, kiu vetos pri la afero?” demandis Vilĉjo, preta gajni grandan profiton. La tuta kompanio tuj vetis kontraŭ la hundo, kaj Vilĉjo rigardis la monbiletojn kaj kalkulis, ke li povus gajni la prezon de la hundo per unu demonstro.

“Nu, Rover, deklamu!” li diris. Sed Rover nur rigardis sian novan posedanton kaj svingis la voston. Kaj ĉiuj viroj denove ridegis kaj kolektis la gajnaĵon. Vilĉjo ekkoleris, sed kriegis: “Nu, atendu ĝis la kantado. Rover ankaŭ kantas.”

La patronoj de La Verda Stelo treege amuziĝis per la nova pretendo de Vilĉjo, kaj ili vetis pli da mono. “Nu, Rover, aŭskultu! Kantu, mi petas”, , postulis Vilĉjo. “Kantu, kiel vi kantis pasintan vesperon”, petegis Vilĉjo. Sed, bedaŭrinde, Rover nur svingis la voston.

Nun Vilĉjo estis senmona kaj ege kolera. Li eliris kaj trenis la hundon hejmen. Tie li akrigis grandan tranĉilon. “Kion vi faras?” demandis Rover.

“Mi tranĉos vian gorĝon; mi perdis pro vi grandan sumon da mono!”

Rover respondis: “Ne estu stultulo! Pripensu la vetŝancojn, kiuj atendos nin morgaŭ en La Verda Stelo!”

Vilĉjo SIMCOCK