Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Nostalgie

Kiom bone estis loĝi dum antaŭa tempo! Ĉiujn problemojn solvadis la komunista partio de Soveta Unio, ĉekape kun la tre estimata Ĝenerala Sekretario, Prezidanto de la Prezidio de la Supera Soveto, marŝalo, kelkfoja Heroo de Soveta Unio, kamarado Leonid Iljiĉ Breĵnev.

Ĉu vi bezonas loĝejon? — Bonvolu bone labori, esti komunisto, plenumi sociajn taskojn (esti fajr-estingisto, ŝatanto de bestoj, arda batalanto kontraŭ alkoholismo ...), aktive paroli dum ĉiusemajnaj kunvenoj, kritikante kunlaborantojn, kaj vi nepre havos bonan loĝejon, nur atendu iom da jardekoj kaj dume loĝu en uzina (fabrika, instituta) komunloĝejo ...

Ĉu vi bezonas superan kleron? — Ne estas problemoj. Eniru ajnan instituton kaj lernu tie senpage ...

Ĉu vi volas veturi eksterlanden? Ankaŭ pri tio oni povas al vi helpi. Nur ... estas peto ĉe kompetentaj organoj atenti viajn kunvojaĝantojn: eble inter ili estas iu elmigremulo. Vi devas nepre averti grupgvidanton pri ĉiuj strangaj agoj kaj paroloj. Kaj nepre promenadu tie nur en grupo de kvar ĝis ses personoj, ĉar en tiuj malamikaj por ni landoj oni nepre vin provos provoki ...

Abundas helpantoj

Kaj nun post disfalo de nia granda imperio Soveta Unio, ĉiu sendependa ŝtato devas mem zorgi pri siaj civitanoj, pri ilia laboro kaj studado, pri ilia libera tempo. Kio vin atendas post jaro? Ne multaj povas respondi eĉ kio estos sekvatage.

Tamen, kiom da diversaj specialistoj kaj prognozistoj aperis! Du-tri jarojn antaŭe iu homo estis ia sentalenta inĝeniero en iu scienc-esplora instituto — kaj jen li jam pretas resanigi ĉiun, dum unu seanco, de ajna malsano, ĉu astmo, ĉu denaska sklerozo, revenigi malaperintan edzon, helpi trovi edzon al solulinoj (kompreneble, kontraŭ certa honorario). Nur pagu, kaj eble vi estos sana post iom da tempo.

Valoraj horoskopoj

Tre popularas horoskopoj, per kiuj homoj povas sin prepari por la estonteco. Estas nekompreneble, kiel ni ĝis nun ekzistis sen scio pri nia estonteco.

Por la nuna jaro de Serpento oni povas atendi:

La jaro de Serpento favoras al Serpentoj. Ili devas uzi ĉiujn eblecojn kaj plibonigi sian situacion en ĉiuj sferoj de agado. Ili povas atendi pozitivajn rezultojn en ĉiuj entreprenataj aferoj. Ne estas rekomendite malici pro malsukcesoj de aliaj homoj.

Por Tigroj tiu ĉi jaro favoras rilate al ferioj. Rekomendite estas libertempi dum somera periodo. La aliaj periodoj (precipe vintro) same estas bonaj, ĉefe por Ŝafoj. Tigro-virinoj (precipe tiuj de Virgo) povas ĉasi siajn eventualajn fianĉojn.

Kunikloj dum la tuta jaro devas atente rilati al senpagaj veturoj en urbaj transportiloj. Estas granda danĝero kontakti kontrolistojn. Ankaŭ estu atentemaj dum transpasado de vojoj. Posedantoj de propraj aŭtoj — Drakoj kaj Bubaloj — pli atentu la trafikregulojn. Ankaŭ necesas scii, ke policanoj survoje ne estas nur loka ornamaĵo.

Ĉevaloj ankaŭ dum tiu ĉi jaro devas aktive labori. Evidente altigo de salajro ilin ne minacos.

Por Hundoj gravas atenti, kiel investi sian profiton, se ĝi okazos. Necesas scii, ke ne ĉiam estas sukceso. Fine de la jaro, tamen, vin atendos pozitivaj ŝanĝoj.

Aktive agantaj Kokoj povas esperi je rekompenco pro la perdoj de lastaj jaroj. Necesas, tamen, atenti dum diversaj disputoj. Viaj malamikoj povas poste venĝi — kaj la familiaj rilatoj malboniĝos. En tiuj aferoj bonos al Kokoj-Ĝemeloj, kiuj havas, kiun kulpigi.

Malgraŭ pluraj malgravaj nuancoj la jaro de Serpento favoros ankaŭ al Simioj. Tiuj devas nur scii, kiam, kie, kaj al kiu eblas grimaci. Se ĝustatempe venos helpo de eminentaj amikoj, Simioj povos plibonigi ofican kaj financan staton.

Komence de la jaro Ratoj povas iom malsani, sed, se estos invititaj vere indaj kuracistoj, resanigo povos okazi.

Plej malfacila la jaro estos por Porkoj. Ilin atendos gravaj financaj profitoj, kiuj postulos ne malpli gravajn investojn.

La jaro favoros al Leonoj, Kankroj kaj Fiŝoj pri amoraj aferoj. Necesas nur esti ĉiam saĝa kiel strigo kaj muta kiel fiŝo.

Por Fiŝoj la ĉefaj momentoj dum la jaro estos demandoj pri la hejmo. Precipe necesas atenti la duan jarduonon. Se vi intencos komenci riparon de loĝejo, indas fari tion jarfine.

Pesiloj, kiuj cerbumas pri ŝanĝo de sia edzo/edzino, devas bone ĉion pesi, ĉu indas tion fari. Se tamen indas, rekomenditas pri tio okupiĝi komence de somero — dum feriado vi povas trovi anstataŭanton ...

Dmitrij CIBULEVSKIJ