Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Pieniny [pienini] estas montaro, situanta en Sud-Pollando. Ĝi estas parto de Karpatoj kaj konsistas el 30-kilometra zono de kalkroketoj.
Pieniny-montaro konsistas el nealtaj, nestformaj montoj, kiuj estas dividitaj de la rivero Dunajec en tri partojn: Pieniny Spiskie kun pinto Żar [ĵar] (879 m), Pieniny Właściwe [vŭaŝcive], inter Czorsztyn [ĉorŝtin] kaj Szczawnica [ŝĉavnica], kun pinto Trzy Korony (982 m), kaj Pieniny Male kun pinto Wysoka [visoka] (1052 m).
Pieniny Własćiwe estas la plej bela kaj plej alloga montarparto. Ĝi longas nur 12 km kaj larĝas 4-5 km. Ĝian centron okupas la masivo Trzy Korony [tĵi koroni], kiun la valo Pieninski Potok apartigas el la Pieninki-montareto kun la alloga pinto Sokolica (747 m). Ĉi tie estiĝis eksterordinara kaj komplika strukturo geologia. La montoj estas elformitaj ĉefe el kalkaj kaj malpli el sablaj rokoj. La malmolaj pintoj de Pieniny (Trzy Korony, Sokolica) estiĝis el kalkŝtonoj. En la zono de keratozaj kalkŝtonoj estas eltranĉita la plej valora naturbelaĵo de la Pieniny-regiono — la breĉo de la rivero Dunajec.
Sur la negranda areo de la Pieniny-montaro ekzistas riĉega faŭno. Ĝis nun oni registris 6500 bestospeciojn, sed supozas, ke ĉi tie vivas 13 000 – 15 000 el entute 30 000 konataj bestospecioj sur la teritorio de Pollando. La flaŭro ampleksas ĉirkaŭ 1100 vegetaĵspeciojn. Tio estas duono de la specioj registritaj en Pollando. Inter ili estas eĉ iuj, kiuj kreskas nur ĉi-loke. Allogaĵo de la Pieniny-montaro estas ankaŭ ĝia situo ĉe la limo de Pollando kun Slovakio.
En tiu regiono homo aperis jam en la periodo de paleolitiko (setlejo Kąty [konti]), kaj mastrumado de homoj komenciĝis ĉi tie ĉirkaŭ la dua duono de 13a jarcento. Tiutempe oni estigis la unuajn setlejojn kaj konstruis fortikaĵojn.
En Pieniny-montaro la loĝado de homoj kaj ilia mastrumado ne kaŭzis damaĝojn al la naturmedio, sed kontribuis por ĝia variiĝo. Paŝtado de bovoj kaj agrikulturo kaŭzis la aperon de harmonia konglomerato el arbaroj, rokoj kaj paŝtejoj — eksterordinara pejzaĝo de la Pieniny-montaro. Ĝi konsistas el 12 ekologiaj kaj 9 ekologiaj sistemoj substituaj. La plej vidindaj el ili estas platanaceraj arbaroj, pinaj arbaretoj kaj surrokaj montarherbejoj.
Jam en la 19a jarcento oni rimarkis unikajn estetikajn valoraĵojn kaj esplorindajn specifaĵojn en la Pieniny-montaro. Danke al klopodoj de sciencistoj kaj turistoj en 1932 estis fondita Nacia Naturparko “Pieniny” — la unua tiuspeca parko en Eŭropo.
La Nacian Parkon “Pieniny” oni povus viziti piede, per aŭto aŭ trarigardi, navigante per boato laŭ la fluo de la rivero Dunajec. La vizitantoj ekkonas plej sovaĝajn lokojn, kaj ankaŭ kulturon, historion kaj legendojn de la Pieniny-regiono. La boatnavigado havas jam pli ol 160-jaran tradicion kaj nuntempe ĝi estas organizata de Pola Asocio de Pieniny-Flosistoj, kiu ekestis komence de 1934. En ĝi nun membras 500 personoj. Iniaciatinto de la boatado estas Józef Szalay (juzef ŝalaj), posedanto de kuracejo en Szczawnica, kiu en la jaroj 1830-1840 atribuis al la boatnavigado laŭ Dunajec-rivero solenan kaj patriotisman karakteron.
La navigado efektiviĝas per boatoj, konsistantaj el kvin lignaj kunigitaj kanotoj — nomataj “cołna” [coŭna], kiuj estas 5,75 m longaj kaj 0,45 m larĝaj. Ilin direktas du personoj. Antaŭe la kanotoj estis faritaj el arbotrunkoj, sed nun ili konsistas el kunnajlitaj lignotabuloj. En boato povas veturi 10 personoj.
La boatado malsupren laŭ la fluo de la rivero Dunajec komenciĝas en Sromowce-Kąty [sromovce-konti] (466 m), en haveno, kie estas memoraĵvendejoj, restoracio, ekspoziciejo kaj informejo. En la ekspoziciejo eblas ekvidi unikajn boatojn, faritajn el trunkoj.
La plej bela sektoro por navigado laŭ la rivero Dunajec komenciĝas ĉe montodomo Ostra Skala (akra roko), sub loko Sromowce Niżne [sromovce niĵne]. Ekde ĉi tie, en distanco de 2,5 km en rekta linio, la rivero Dunajec estigas en sep grandaj kurboj 8-kilometran akvovojon laŭ 35-metra deklivo. La valo mallarĝiĝas kelkloke ĝis 50 m, kaj la rokmuroj tie altas 300 m.
La riverdeklivo ne estas regula — alternas rapidegaj sektoroj kaj trankvilaj lokoj. La riverfundo estas kovrita per kalkaj kaj sablaj ŝtonoj. La rivero disponigas bonajn vivkondiĉojn por multaj fiŝspecioj, el kiuj plej grandkvantaj estas: barbofiŝo, timalo, truto kaj huko. La tuta areo de la Dunajec-breĉo estas mediprotektata. Arbaraj sistemoj ekologiaj konservis la naturmedion.
Apud monto Sokolica, vidindas pinarbaretoj kaj surrokaj herbejoj. En ili oni povus ekvidi ĝis 150 plantospeciojn. Dum la boatnavigado, la direktistoj sciigas pri la distanco, pri la Pieniny-regiono, pri arbaroj kaj montaraj legendoj.
Elirinte el la kanotboato en la finhaveno Szczawnica, la veturintoj povas kontenti, ke ili trarigardis nur parton de Pieniny-montaro — la Nacian Parkon. Ĉi tie indas resti almenaŭ kelkajn tagojn, por pli bone ekkoni la regionajn kulturon kaj historion, viziti naturbelaĵojn, kurac- kaj ripozlokojn, situantajn en Pieniny-regiono.
Estas eldonitaj koloraj prospektoj por turistoj en la angla, franca kaj germana lingvoj. Esperantistoj, vizitontaj la Pieniny-montaron, petu eldonon de prospekto en la Internacia Lingvo ĉe: Biuro Spłiwu, PL-34-443 Sromowce Wyzne-Kąty; tel.: (0-187) 50221.
Pieniny-montaro.
Pino sur la montopinto Sokolica.
Rivero Dunajec.